Godofredo de Villehardouin
| Godofredo de Villehardouin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Geoffroi de Villehardouin | |||||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1147 en Aube | ||||
| Morto | 30-an de novembro 1212 (65-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | malnovfranca vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando Francio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Vilain de Villehardouin, Sire de Villehardouin (mul) | ||||
| Patrino | Dameron (en) | ||||
| Edz(in)o | Channe de Villemaur (mul) Chane de Lezinnes (mul) | ||||
| Infanoj | Erard I de Villehardouin, Sire de Lezinnes (en) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto • kronikisto • historiisto | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | De la conquête de Constantinople vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Godofredo de VILLEHARDOUIN (naskiĝinta ĉ. 1160 sur Kastelo Villehardouin apud Bar-sur-Aube, mortinta ĉ. 1213) estis marŝalo de la grafo Teobaldo la 3-a de Ĉampanjo.
En 1199 li akompanis sian superulon al la Kvara krucmilito kaj iris en 1201 Venecion kiel sendito de la francaj krucmilitistoj. Lia tasko estis la sekurigo de la transporto de la batalemuloj disde Venecio al Egipto. Poste li mem ĉeestis ĉi entreprenon gvidatan de la doĝo Dandolo. La tuto kulminis en 1204 je la konkero de Konstantinopolo en 1204 kaj la starigo de la Latina imperio.
Godfredo ricevis fare de imperiestro Baldueno la 1-a posedaĵojn ĉe la rivero Marico. Apud Adrianopolo lia komandantado savis la trupoj de la frankoj antaŭ la neniigo fare de la bulgaroj. Gravas li ankaŭ kiel historiografo verkante en la malnovfranca lingvo historion de la Kvara krucmilito (1198-1207) sub la titolo Histoire de la conquête de Constantinople. Temas pri elstara verko konserviĝinta ĝis nun de tiu epoko. Lia nevo Godfredo la 5-a heredis la dignecojn, fariĝis duko de Aĥeo kaj prapatro de dinastio kiu ekzistis ĝis la 14-a jarcento.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Villehardouin" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20, Leipzig 1909, p. 168
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la godofreda krucmilitkroniko - en angla traduko

