Godzilo kontraŭ Meĥagodzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godzilo kontraŭ Meĥagodzilo
filmo
Originala titolo ゴジラ対メカゴジラ
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1974
Daŭro 84 min
Ĝenro Sciencfikcio
Reĝisoro(j) Ĝun Fukuda
Produktisto(j) Tomojuki Tanaka
Scenaro Jun Fukuda • Shinichi Sekizawa
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Masaru Sato
Rolantoj Akihiko Hirata • Kenji Sahara • Hiroshi Koizumi • Shin Kishida
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Terujoŝi Nakano, Kooiĉi Kaŭakita, Ŝooĝi Okaŭa
Produktinta firmao Toho
Distribuo Toho
IMDb
vdr

Godzilo kontraŭ Meĥagodzilo (aŭ Godzilo kontraŭ Mekagodzilo; japane: ゴジラ対メカゴジラ Gojira tai Mekagojira, angle: Godzilla vs. Mechagodzilla) estas japana sciencfikcia filmo de 1974 jaro. Ĝia reĝisoro estis Ĝun Fukuda, kaj la scenaron skribis Tomojuki Tanaka. Ĝi estis la dekkvara filmo pri Godzilo, la kvina pri Angiruso, la unua pri Meĥagodzilo kaj la unua pri King-Cesaro. La optikajn specialajn efektojn kreis Terujoŝi Nakano, Kooiĉi Kaŭakita kaj Ŝooĝi Okaŭa. La muzikon kreis Masaru Sato.[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Laŭ okinava popollegendo kiam nigra monto aperos en la ĉielo super la nuboj, monstro venos detrui la mondon. En kaverno proksime la urbo inĝeniero kaj arĥeologo malkovras figuron de dio. La dio nomas King-Cesaro kaj estas protekta diaĵo de la insulo. Oni kreas, ke ĝi batos por la homaro kontraŭ la monstro de la legendo.

Poste aperas nigra monto en la ĉielo. La legendo komencas realiĝi. El neaktiva vulkano eliras Godzilo kaj komencas ataki la urbon. Ĝi renkontas kun Angiruso, atakas kaj preskaŭ mortigas ĝin. La popolo ne scias kion pensi. Kial Godzilo atakus sian amikon?

Subite aperas alia Godzilo kaj komencas batali. Dum la batalo la unua Godzilo malkovras sian veran fizionomion, ĝi estas roboto. Poste oni malkovras, ke la robota Godzilo nomas Meĥagodzilo kaj kontrolas ĝin eksterteranoj. La eksterteranoj volas detrui Godzilon.

Tamen, Godzilo sukcesas venki Meĥagodzilon kun helpo de King-Cesaro.[2]

Usona versio[redakti | redakti fonton]

En 1977 en Usono oni publikigis la filmon kun la titolo Godzilo kontraŭ la Biona Monstro. Sed oni temis proceson kontraŭ Paramount pro plagiato de la titolo de la filmo La nuklea viro kaj la biona virino. Oni decidis ŝanĝi la titolon, nomis la filmon Godzilo kontraŭ la Spaciala Monstro. Tamen ambaŭ versioj de la titolo ŝanĝiĝis. La Usona versio ŝanĝis ankaŭ la kontribuaron kaj uzis la hongkongan dublaĵon.[3]

Aliaj titoloj[redakti | redakti fonton]

  • Godzilo kontraŭ la Biona Monstro (Godzilla vs. Bionic Monster),
  • Godzilo kontraŭ Spaciala Monstro (Godzilla vs. Cosmic Monster),
  • Godzilo kontraŭ la Robotgodzilo (Godzilla vs. RoboGodzilla),
  • La Robota Monstro (The Robot Monster),
  • Meĥagodzilo (Mechagodzilla).

Aktoraro[redakti | redakti fonton]

  • Masaaki Daimon kiel Keisuke Ŝimizu,
  • Kazuja Aojama kiel Masahiko Ŝimizu,
  • Akihiko Hirata kiel la profesoro Hideto Mijaĝima,
  • Hiroŝi Koizumi kiel la profesoro Ŭagura,
  • Reiko Taĝima kiel Saeko Kaneŝiro,
  • Hiromi Macuŝita kiel Ikuko Mijaĝima,
  • Goro Mŭumi kiel Kuronuma, la lidero de la eksterteranoj,
  • Ŝin Kiŝida kiel Nanbara, agento de la Interpolo,
  • Takajasu Torii kiel Tamura, agento de la Interpolo,
  • Beru-Bera Lin kiel la reĝidino Nami Azumi,
  • Masao Imafuku kiel la sacerdoto Azumi,
  • Daigo Kusano kiel Janagaŭa, agento de la eksterteranoj Kuronuma Henchman,
  • Kenĝi Sahara kiel la kapitano de la ŝipo,
  • Godzilo - la reĝo de la monstroj,
  • Angiruso - aliancano de Godzilo,
  • King-Cesaro - la protekta diaĵo de Okinaŭa,
  • Meĥagodzilo - roboto de la eksterteranoj.[4]

Ricevo[redakti | redakti fonton]

En la kina servo Rotten Tomatoes la filmo akiris la noton 67% (2016).[5]

En la kina servo Internet Movie DataBase ĉi tiu filmo akiris la noton 6.3 (2016).[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informacio pri Gojira tai Mekagojira ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt0071565/fullcredits?ref_=tt_ov_st_sm
  2. Gojira tai Mekagojira. reĝ. Ĝun Fukuda. Toho
  3. La Vikipedio en la angla lingvo. wiki/Godzilla_vs._Mechagodzilla
  4. Aktoroj de Gojira tai Mekagojira ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt0071565/fullcredits?ref_=tt_ov_st_sm
  5. Godzilla vs Mechagodzilla (1974) ĉe RottenTomatoes.com https://www.rottentomatoes.com/m/godzilla_vs_mechagodzilla/
  6. Gojira tai Mekagojira (1974) ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt0071565/?ref_=ttrel_rel_tt