Gog kaj Magog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La homoj de Gog kaj Magog estas formurigitaj fare de la trupoj de Aleksandro. Versio de Jean Wauquelin de la Libro de Aleksandro. Bruĝo, Belgio, 15a jarcento

Gog kaj Magog (en hebrea גּוֹג וּמָגוֹג; Gog u-Magog; en araba: يَأْجُوجُ وَمَأْجُوجُ; Jaʾĝūĝ ŭa-Maʾĝūĝ) aperas en la Hebrea Biblio, ofte konata kiel Malnova Testamento, kaj en Korano 21:96 kiel individuoj, triboj aŭ landoj. En Libro de Jeĥezkel 38, Gog estas individuo kaj Magog estas lia lando;[1] en Genezo 10 Magog estas homo, sed Gog ne estas menciita; kaj jarcentoj poste la tradicio de judoj ŝanĝis la "Gog el Magog" de Jeĥezkel en "Gog kaj Magog",[2] kiu estas la formo laŭ kiu ili aperas en la kristana Nova Testamento nome en la Apokalipso de Johano, kvankam tie ili estas popoloj anstataŭ individuoj.[3]

Legendo estis ligita al Gog kaj Magog en la tempo de la romia periodo, ke la Aleksandraj Pordegoj estis starigitaj fare de Aleksandro la Granda por elpeli tribojn. Romanigita Juda historiisto Jozefo Flavio konis ilin kiel la nacio posteula el Magog la Jafetido, kiel en Genezo, kaj montris ilin kiel Skitoj. Ĉe prakristanaj verkistoj ili estis apokalipsaj hordoj, kaj laŭlonge de la Mezepoko diversaj fakuloj identigis ilin kiel Vikingoj, Hunoj, Ĥazaroj, Mongoloj, Turananoj aŭ aliaj nomadoj, aŭ eĉ kun la Dek Perditaj Triboj de Izrael.

La legendo de Gog kaj Magog kaj la pordegoj estis metita ankaŭ en la Aleksandraj historioj. En unu versio, "Goth kaj Magothy" (kio signifas muregon por la Maranaŭoj) estas reĝoj de Malpuraj Nacioj, kondukitaj trans montopasejo fare de Aleksandro, kaj blokitaj el la reveno pere de lia nova murego. Oni diras, ke Gog kaj Magog faras homan kanibalismon en la historioj kaj derivita literaturo. Ili estis ankaŭ priskribitaj en mezepokaj kosmologiaj mapoj, aŭ mappae mundi, foje laŭlonge de la Aleksandra murego.

La kunigo de la mito de Gog kaj Magog kun la legendo de Aleksandro kaj de la Feraj Pordegoj estis disvastigita tra Mezoriento en la fruaj jarcentoj de la kristana kajn islama epokoj.[4] Ili aperis en la Korano en la ĉapitro Al-Kahf kiel Jaĝuĝ kaj Maĝuĝ (en araba: يَأْجُوجُ وَمَأْجُوجُ; Jaʾĝūĝ ŭa-Maʾĝūĝ), nome primitivaj kaj nemoralaj triboj kiuj estis separitaj kaj forbarierigitaj de Zu al-Karnajn (la Dukornulo), kiu estas menciita en la Korano kiel granda justa reganto kaj konkeranto.[5] Multaj nuntempaj islamaj historiistoj kaj geografoj rigardis la Vikingojn kiel la apero de Gog kaj Magog.[6] Nuntempe ili restas asociaj kun la apokalipsa pensaro, speciale en Israelo kaj en la Islama mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lust 1999b, pp. 373–374.
  2. Boring, Eugene M (1989). Revelation. Westminster John Knox. p. 209. ISBN 9780664237752.
  3. Mounce, Robert H (1998). The Book of Revelation. Eerdmans. ISBN 9780802825377.
  4. Bietenholz 1994, p. 123.
  5. Van Donzel & Schmidt 2010, pp. 57, fn 3.
  6. . Kings and Vikings: Scandinavia and Europe, A.D. 700-1100. Methuen (10a de aprilo, 1982).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]