Hasle ĉe Burgdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Goldbach (Hasle))
Hasle ĉe Burgdorf
Blazono de Hasle ĉe Burgdorf
Blazono de Hasle ĉe Burgdorf
Blazono de Hasle ĉe Burgdorf
Ligna ponto inter Hasle kaj Rüegsau
Ligna ponto inter Hasle kaj Rüegsau
Ligna ponto inter Hasle kaj Rüegsau
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 1′ 5″ N 7° 39′ 20″ O / 47.01806 °N, 7.65556 °O / 47.01806; 7.65556 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 5″ N 7° 39′ 20″ O / 47.01806 °N, 7.65556 °O / 47.01806; 7.65556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3008
Areo 21,89 km²
Alteco 571 m super marnivelo
Poŝtkodo 3415
Komunumkodo 0406
Mapo de Hasle ĉe Burgdorf
Mapo de Hasle ĉe Burgdorf
Mapo de Hasle ĉe Burgdorf
vdr

Hasle ĉe Burgdorf (en la germana lingvo Hasle bei Burgdorf) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hasle situas en Emme-Valo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Emme, vid-al-vide de Rüegsau, kiu situas aliflanke de la rivero, kaj kun Hasle ĉe Burgdorf formas kvazaŭ unuigitan setlejzonon. Ĉar la stacidomo, kiu situas sur la tereno de Hasle, portas la nomon Hasle-Rüegsau oni kutime perceptas la du komunumojn sub la nomo Hasle-Rüegsau. En Hasle la rivero Biglebach alfluas al Emme.

Al la komunumo apartenas la kerna vilaĝo Hasle ĉe la bordo de Emme, la vilaĝoj Goldbach kaj Schafhausen kun la setlejo Uetigen kaj multaj malgrandaj setlejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordokcidento al Oberburg, en nordo al Burgdorf, Heimiswil, en nordoriento al Rüegsau, en oriento al Lützelflüh kaj al Rüderswil, en sudo al enklavo de Lützelflüh kaj al Walkringen, kaj en okcidento al Vechigen kaj al alia enklavo de Lützelflüh.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la stacidomo Hasle-Rüegsau pasas la trajnlinioj de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo kaj de Burgdorf al Konolfingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la jaro 894 estis menciitaj la setlejoj Uetigen (kielo Utingun), Gomerkinden (kiel Comirichingun), Bigel (kiel Pigiluna) kaj aliaj en donacdokumento favore al la Monaĥejo Sankt-Galo. La unua dokumenta mencio de Hasle ĉe Burgdorf tamen okazis nur en la jaro 1254 kiel Hasela.

En mezepoko Hasle ĉe Burgdorf estis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1384 ĝi falis sub la regado de Berno. Ek de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Hasle ĉe Burgdorf apartenas al al distrikto Burgdorf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]