Golem-efekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedagogio - Psikologio

Golem-efekto estas fenomeno, kiu estas sekvo de la negativa supozado de instruisto. Simila al la Pigmaliona efekto sed kondukas al negativa efiko, t.e. ĝi estas procezo en kiu memplenuma profetaĵo kaŭzas negativan efikon al la profetato per plenumo de profetaĵo. La efiko oftas en malbonaj administradaj procezoj, kaj estas ŝlosila ero en la realigo de stereotipoj.

La instruisto subkonscie atendas, ke certa lernanto ne estas edukebla, ne havas ŝancon pliboniĝi, male estas verŝajne, ke li malboniĝos ankoraŭ pli multe. La instruisto prognozas la malbonan evoluon de la lernanto kaj kondutas al la lernanto tiamaniere, ke lia prognozo montriĝu prava. Li agas kun la lernanto rezerveme kaj rifuzeme, senĉese lin kritikas kaj admonas, senĉese suspektas kaj kulpigas pri diversaj misfaroj. La lernanto ekkredas, ke estas ekster liaj fortoj pliboniĝi, ke la instruisto lin intence deprimas kaj humiligas, ke estos pli saĝe rezigni kaj konduti tiel, kiel la instruisto atendas.

La efekto ricevis sian nomon laŭ Golemo, artefarita homo el la Pragaj legendoj, kiu eskapis el la regado de sia kreinto.

Scienca baziĝo[redakti | redakti fonton]

La efiko estis konfirmita de esploristoj Rosenthal kaj Pod en 1963. La esploristoj petis al studentoj de laboratorio instrui kuradon al musoj kiuj estas genetike identaj. Studentoj estas diritaj, ke iuj musoj estas "inteligentaj", do estos facile instrui ilin, kaj ke la aliaj musoj estas "stultaj" kaj do estos malfacile instrui ilin. Post jaro oni malkovris, ke malgraŭ la identa genetika fono, kiun havis la samaj grupoj de musoj, la grupo de musoj, kiujn la studentoj kredis esti la "stulta" grupo, malfacilis lerni kuradon[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosenthal, R., & Fode, K. (1963). The effect of experimenter bias on performance of the albino rat. Behavioral Science, 8, 183-189.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.