Golf-Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta kie estas la Golf-insularo

La Golf-Insularo estas kolektiva nomo por la insuloj en la Georgia Markolo inter Vankuvera Insulo kaj la ĉeftera (pacifika) marbordo de Brita Kolumbio (Kanado). La saman nomon nov-zelandanoj donas al la insuloj de la Golfo Hauraki ĉe la marbordo apud Auckland.

La nomo "Golf-Insularo" venas de tio, ke siatempe oni mise nomis la Georgian Markolon Georgia golfo.

Oni kutime dividas la Golf-Insularon je du partoj, la suda insularo kaj la norda insularo, kun dividlinio proksimume formita per la urbo Nanaimo je la flanko de Vankuvera Insulo kaj la elfluejo de la Frejzero flanke de la ĉeftero.

Sudaj Golf-insuloj

Alrigardo al la bordo de Norda Insulo Pender

La sudaj Golf-insuloj konsistigas parton de arĥipelago kune kun la Insularo San Juan en Usono.

Sekvas la nomoj de iuj el la centoj de insuloj kaj insuletoj de la sudaj Golf-insuloj.

La ĉefaj insuloj estas:

La plej novan nacian parkon de Kanado, Nacia Park-Rezervejo de la Golf-Insuloj, kreis en 2003 Parks Canada por protekti la unikan ekosistemon de ĉi tiu regiono, en kiu abundas ekologie diversaj vivoformoj de plantoj kaj marbestoj, inter ili: torditaj kverkoj de Garry, delikataj sovaĝaj lilioj, densaj fukobedoj, kaj imponaj orcinoj.

Nordaj Golf-insuloj

La nomoj de la nordaj Golf-insuloj estas:

Iuj konsideras Insulon Cortes kaj Insulon Quadra esti inter la Golf-insuloj, sed ili ne estas en la Georgia Markolo kaj sekve estas pli bone traktataj kiel parto de la Insularo Discovery.

Ekologio

En la Golf-Insularo de Brita Kolumbio estas unu el la lastaj restantaj ekosistemoj de la kverko de Garry. Nur kvin procento de la ekosistemoj de la kverko de Garry restas en sia natura stato, tiel ke 91 el la proksimume 350 specioj subtenataj de ĝi estas sur la provinca listo de minacataj specioj. Ĉi tiu kvazaŭ-mediteranea klimato provizas idealan kreskomedion por ekosistemoj de la kverkoj de Garry, hejmo por pli da plantospecioj, inter ili la kamaso, ol ajn alia surtera ekosistemo en la marborda regiono de Brita Kolumbio kaj estas unu el la plej minacataj naturmedioj de Kanado. La kampoj de kverkoj de Garry hodiaŭ kreskas en la malprofunda kaj neŝirmita tero de valoj, rokaj montetoj kaj sudaj deklivoj - terenoj ne dezirataj por agrikulturo aŭ konstruado kiam la eŭropanoj ekloĝis ĉi tie antaŭ 150 jaroj. La Teamo por Revivigo de la Kverkaj Ekosistemoj (angle: Garry Oak Ecosystems Recovery Team (GOERT)), partneriĝo de registaraj kaj neregistaraj agentejoj reprezentantaj de 22 unuopuloj, fondiĝis en 1999 post kiam la delegitoj de la Unua Internacia Simpozio pri la Ekosistemo de la Kverko de Garry renkontiĝis en Viktorio, Brita Kolumbio kaj deklaris la ekosistemon minacata. Depost tiam, GOERT laboras por motivigi publikan kaj privatan restaŭradon de la rara ekosistemo kaj antaŭenigi konservadajn aktivecojn. (Fonto: Canadian Geographic Online)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj