Golfo (sporto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo estas pri sporto. Ekzistas artikolo pri golfo en geografia senco.

Golfo (sporto)
Golfistino rigardas, kien ŝi forŝutis pilketon
Golfistino rigardas, kien ŝi forŝutis pilketon
Disciplinoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Golfo
v  d  r
Information icon.svg
Golfa pilko ĉe truo
Plena svingo
Golfobatiloj komence kaj golfistoj fone sur golfejo.

Golfo estas sporto praktikata subĉiele sur itinero difinita laŭ longo kaj larĝo. Ĝia longo dividiĝas je 18 partoj nomataj "truoj", malgrandaj golfejoj foje konsistas el 9 truoj. La truoj havas malsamajn dimensiojn kaj formojn. Golfejo parte adaptiĝas al la natura pejzaĝo.

Celo de la ludo estas ĵeti pilketon laŭlonge de la itinero por enirigi ĝin en truon je la fino de ĉiu parto. Por ĵeti al pilkon servas diversaj batiloj, nomataj "feroj", "lignoj" kaj "ŝovilo". En la angla lingvo, kiu estas pri golfo tre multe uzata ankaŭ de alilingvanoj, la batiloj nomiĝas respektive iron, wood kaj putter.

Al ĉiu truo estas asignita nombro de batoj, en kiuj bona ludanto devus fini ĝin; kutime estas tri, kvar aŭ kvin batoj, depende de la distanco inter ekbatejo kaj truo. Ĉar la nombro aplikiĝas al "norma" ludanto, ĝi nomiĝas "normo de la truo" (angle: par). La 18 normoj sumiĝas al la normo de la golfejo, kiu ofte estas inter 69 kaj 72.

Se ludanto sukcesas fini truon per malpli ol la normo da batoj, oni diras ke li ludis "sub la normo". En la angla lingvo ekzistas esprimo birdie (birdeto), kiu signifas "unu sub la normo". Speciala sukceso estas "tuja entruigo" (angle: hole in one), kiu signifas entruigon per unu bato. Ĝi estas tre malofta kaj praktike eblas nur en truoj de normo 3. La angla lingvo evoluigis amason da similaj fakaj esprimoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto golfo estis unue menciita en skribaĵo el la jaro 1457, Listo de aktoj de la parlamento de Skotlando, kiu citas malpermesitajn ludojn kiel gouf[1]. La vorto gouf verŝajne devenas de la skota goulf (ekzistas diversaj skribmanieroj) kies signifo estas "bati" [2]. Tiu ĉi vorto, eble devenis de la nederlanda kolf, kiu signifas "batilo" (komparu kun kolbo)[3] kaj la samnama nederlanda sporto.

Sed ekzistas eĉ pli malnova referenco al golfo, en 1452, kiam la reĝo Jakobo la 2-a de Skotlando malpermesis la ludon, pro tio ke liaj civitanoj ne plu trejniĝis pri arkpafado.[4]

Ekzsistas persistema urba legendo, kiu atestas, ke la vorto devenas de la akronimo "Gentlemen Only, Ladies Forbidden" (nur por sinjoroj, malpermesitaj al sinjorinoj). Tiu ĉi estas certe malvera etimologio, ĉar la uzo de akronimoj kiel vortoj estas sufiĉe moderna fenomeno.[5]

Historio de golfo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de golfo.

La historio de golfo devenas de la plej alta antikvo, kiam ekzistis multaj ludoj kun pilkoj kaj bastonoj. Tamen la nuna versio tia, kia ĝi ekzistas nun devenas de Eŭropo, kaj pli precize de Nederlando (ĉ. la 13-a jarcento) antaŭ ol la reguloj estis fiksitaj en Skotlando en 1754.

Pro la plibonigo de la materialo kaj la industria revolucio la sporto disvastiĝis dum la 19-a jarcento, unue, antaŭ la unua Mondmilito, en Usono kaj poste en la cetera mondo: Eŭropo, Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko.

Golfsimila ludo en antikva Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ming-imperiestro Ksuande (ĉ. 14251435) ĉe golfsimila ludo

En aprilo 2005 nova trovaĵo remalfermis la debaton pri la deveno de golfo.[6] Lastetempaj elfosaĵoj de Profesoro Ling Hongling de la universitato de Lanĝoŭo supozigas, ke sporto simila al la nuntempa golfo ekzistis en Ĉinio ekde la dinastio Nantang, 500 jarojn antaŭ la unua mencio de golfo en Skotlando.[7]

La Dōnĝuān-raportoj (ĉine: 東軒錄) de la dinastio Song (9601279) priskribas ludon nomitan chuíwán (捶丸) kaj enhavas desegnaĵon de la ludo.[7] Oni ludis ĝin per 10 batiloj, inkluzive cuanbang, pubang, kaj shaobang, kiuj estas kompareblaj al driver, two-wood kaj three-wood. Batiloj estis ornamitaj de jado kaj oro, kio supozigas ke golfo estis ludo de riĉuloj. Ĉinaj arkivoj entenas referencojn al Nantang-oficisto, kiu petis sian filinon elfosi truojn kiel celojn.[7]

Ling proponas, ke golfo eksportiĝis al Eŭropo kaj poste Skotlando fare de mongolaj vojaĝantoj fine de la mezepoko.[7]

Preleganto de la Royal and Ancient Golf Club of St. Andrews, unu el la plej maljunaj golforganizaĵoj de Skotlando, diris ke "pilko- kaj bastonoludoj ekzistis dum multaj jarcentoj, sed golfo tia, kia ni konas ĝin nun, ludata je 18 truoj, klare devenas de Skotlando"[8][9]

Golfejo[redakti | redakti fonton]

golfejo Son Termen, insulo Majorko, Hispanio.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Golfejo.

Golfejo estas natura areo, en kiu praktikiĝas la sporto golfo. Do temas pri aparta speco de sportejo. Kutime temas pri parka pejzaĝo konceptita fare de golfa arkitekto. Esencaj partoj estas ekbatejoj, parkaj padoj kaj "verdejoj" kun po unu golfeja truo, kiu – videbligite per stango kaj flageto – estu la celo de la golfaj pilkoj. La kernaj partoj de la teritorio konsistas el ofte tondita herbejo, kaj al tio aldoniĝas parkaj arbustoj kaj arboj, truoj plenigitaj per sablo, akvaj "malhelpaĵoj" (lagetoj kaj rojoj) kaj krome ĉirkaŭa neflegita tereno.

Laŭ statistiko de la ĵurnalo Golf Digest de majo 2005, tutmonde ekzistas preskaŭ 32.000 golfejoj. La plej multaj el ili troveblas en Nordameriko, pli ol 17.000 en Usono kaj 2100 en Kanado. Pliaj landoj kun granda kvanto je golfejoj estas Japanio (2440) kaj Aŭstralio (1800). En Eŭropo la plej multaj golfejoj troveblas en Anglio (1961). Sekvas Germanio (677), Francio (549), Skotio (548), Svedio (451) kaj Irlando (417).[10]

Ĉar bazo de golfejo estas herbo, kiu en sekaj landoj, kiel en suda Hispanio ne kreskas nature la plej grandan parton de la jaro, tiun herbon oni devas irigacii per akvo kiu ofte estas bezonata en plej grava utilo, ekzemple trinkakvo, agrikulturo ktp. Tio okazigas grandajn disputojn inter la zonoj kiuj ne povas ĝui tiun akvon kaj tiuj kiuj ricevas la turistojn aŭ golfludantojn.

Verdejo sur la golfejo "West Course" , Andrews Air Force Base, Usono

Golfejoj ne ĉiam entenis dek ok truojn. La golfejo de St Andrews (Skotlando) staras sur mallarĝa landstrio laŭ la marbordo. Jam en la 15-a jarcento golfistoj de St Andrews kreis vojon tra la ondema lando kaj ludis al truoj, kies situojn starigis la topografio. Tiu golfejo havis 11 truojn ekde la kluba domo ĝis la alia fino de la posedaĵo. Oni ludis la truojn unudirekten, turniĝis kaj reludis ilin alidirekten, do entute temis pri 22 truoj. En 1764, iuj el la truoj estis konsiderataj tro proksimaj kaj estis tial kunigitaj. La nombro malpligrandiĝis de 11 al 9, kaj do tuta rondo de truoj konsistis el 18 truoj. Ĉar St Andrews estis tiam la golfa ĉefejo, ĉiuj aliaj golfejoj sekvis kaj la 18-trua golfejo estas ĝis nun la normo.

Verdejo sur golfejo sur la Lofoten

Golfobatilo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 1930-aj jaroj, kiam la usona golfasocio (USGA) fiksis normojn pri pezo kaj grando de golfpilkoj, ili estis tre diversaj.[11] Sekvis tiujn normojn USGA-regularo, kiu menciis, ke la ekrapido de ajna golfpilko ne estu pli granda ol 250 futojn sekunde. De tiam la golfpilko daŭre evoluis kaj influis la ludmanieron.

Alia grava faktoro de la evoluo de golfo estis la evoluo de la golfbatilo. La unuaj batiloj estis el ligno kaj disponeblaj iel ajn. Tra la jaroj, hikorio iĝis la ligno uzata por teniloj kaj persimono (Diospyros virginiana el la divizio angiospermoj), pro sia malmoleco kaj forto estis uzata por la batilkapoj. Ekde 1850 batilkapoj estis faritaj en multaj diversaj formoj ankaŭ el fero. Teniloj el ŝtalo estiĝis fine de la 1890-aj jaroj, sed nur tre malrapide ili estis akceptitaj de la estraroj de golfo.

Komence de la 1970-aj jaroj en la tenilkonstruon enkondukiĝis grafito pro siaj malpezo kaj forto.[12] La lasta golfbatilteknologio uzas grafitajn tenilojn kaj malpezajn titanajn batilkapojn, kiuj estas malpli larĝaj ol antaŭe eblis. La forto de tiaj modernaj materialoj ebligas uzon de batilo multe malpli dika kaj tiel pligrandiĝas la saltefiko de la batilo sur la pilkon, kio teorie plilongigas la pilkovojon. Lastatempe USGA limigis la saltefikon, ankaŭ nomata coefficient of restitution (angle, COR) al 0,83 kaj la maksimuman grandon de la batilkapo al 460cc.[13]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "At the fut bal ande the golf be vtterly criyt done and nocht vsyt", Dictionary of the Scots Language
  2. Angle: "to strike or cuff"
  3. Angle: "bat" aŭ "club"
  4. Vidu la artikolon ĉe About.
  5. Vidu la artikolon ĉe Snopes.
  6. Asian Origin of Golf? (ĉu golfo havas azian devenon?
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Verification of the fact that Golf originated from Chuiwan (Verigo de la fakto, ke golfo devenas de Chiwan) Citaĵa eraro Invalid <ref> tag; name "http:.2F.2Fwww.aafla.org.2FSportsLibrary.2FASSH.2520Bulletins.2FNo.252014.2FASSHBulletin14c.pdf" defined multiple times with different content; $2 Citaĵa eraro Invalid <ref> tag; name "http:.2F.2Fwww.aafla.org.2FSportsLibrary.2FASSH.2520Bulletins.2FNo.252014.2FASSHBulletin14c.pdf" defined multiple times with different content; $2 Citaĵa eraro Invalid <ref> tag; name "http:.2F.2Fwww.aafla.org.2FSportsLibrary.2FASSH.2520Bulletins.2FNo.252014.2FASSHBulletin14c.pdf" defined multiple times with different content; $2
  8. Sports Beat
  9. Scotsman.com News
  10. Golf Benchmark Survey 2007. KPMG Advisory Ltd., Hungario 2008.
  11. Historio de USGA: 1931 - 1950
  12. Historio de golfokluboj - Golf Club Revue
  13. [http://www.usga.org/playing/clubs_and_balls/guide/book/index.html Gvidlinioj de reguloj pri batiloj kaj pilkoj - USGA