Golfo Amundsen (Arkto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Estas ankaŭ Golfo Amundsen en Antarkto.


Golfo Amundsen, Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado. Flave, Nunavuto; rozkolore, Nordokcidentaj Teritorioj; oranĝe, Jukonio; helflave, Brita Kolumbio; helflavege, Alasko.

La Golfo Amundsen, en angla Amundsen Gulf, estas golfo situa en la kanadaj Nordokcidentaj Teritorioj, inter Banks-insulo kaj Viktoria Insulo kaj la ĉeftero. Ĝi estas proksimume 400 km longa kaj ĉirkaŭ 150 km larĝa kie ĝi kuniĝas al la Beaufort-maro.

La Golfo Amundsen estis esplorita de la norvega esploristo Roald Amundsen inter 1903 kaj 1906. La golfo estas ĉe la okcidenta pinto de la fama Nordokcidenta Pasejo, nome vojo el la Atlantika Oceano al la Pacifiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

70°30′N 122°30′W  /  70.5°N, 122.5°U / 70.5; -122.5 (Golfo Amundsen (Arkto))