Golfo de Algeciras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Algeciras
Situo de la Golfo de Algeciras norde de la Ĝibraltara Markolo.
Situo de la Golfo de Algeciras norde de la Ĝibraltara Markolo.

Situo de la Golfo de Algeciras norde de la Ĝibraltara Markolo.

Akvejo Mediteraneo
Termaso Ibera duoninsulo
Geografia situo 36° 8′ N, 5° 24′ U (mapo)36.135555555556-5.4016666666667Koordinatoj: 36° 8′ N, 5° 24′ U (mapo)
Golfo de Algeciras (Kadizo)
Golfo de Algeciras (Kadizo)
DEC
Golfo de Algeciras
Golfo de Algeciras

Map

Larĝo ĉa. 8 km
Profundo ĉa. 9 km
vdr

Golfo de Algeciras [alĥeZIras] aŭ Golfo de Ĝibraltaro troviĝas en la sudo de la Ibera Duoninsulo, en la norda marbordo de la Ĝibraltara Markolo. Ĝi enhavas la marbordan eron limigitan inter punta Carnero kaj Eŭropa pinto kun longo de ĉirkaŭ 10 km, minimuma larĝo de 8 km, areo de 7500 ha kaj kun profundoj de ĝis 400 m.[1] Ties bordoj apartenas de okcidento orienten kaj laŭ horloĝa direkto al municipoj hispanaj de Algeciras, Los Barrios, San Roque kaj La Línea de la Concepción kaj al brita transmara teritorio de Ĝibraltaro kun totala loĝantaro super la 250 000 loĝantoj.

Ties naturaj valoroj estas rezulto de ties geografia situo inter la Atlantika Oceano kaj la Mediteranea Maro kaj inter la eŭropa kontinento kaj Afriko. Estas trapasejo de specioj migrantaj kaj de birdoj kaj de cetacoj. Ties flaŭro kaj loĝanta faŭno estas ege varia kaj gravas la kompono endemia de la regiono.[2][3] Kelkaj el la ekosistemoj de la areo estas protektitaj pere de diversaj mediaj konsideroj sed la intensa procezo de urbanizado kaj la havenaj instalaĵoj okazigis dum la dua duono de la 20a jarcento fortan degradadon de la medio.

La homa estado en la Golfo de Algeciras estis konstatita almenaŭ por antaŭ 600 000 jaroj pro la malkovro de ŝtonaj iloj apartenantaj al teknika komplekso de la Aŝela kulturo ligitaj al Homo heidelbergensis.[4] Ĝi estis rifuĝejo por la lastaj loĝantaroj de Homo neanderthalensis laŭ la enketoj fare el la ostaj restoj trovitaj ĉefe en Ĝibraltaro.[5] La unua stabila setlejo konita en la zono estas tiu de la urbo de fenicoj nome Kartejo, nome grava komerca kolonio de la 7a jarcento a.K.[6] Dum la 1-a jarcento la ekonomio de la regiono baziiĝis sur la fiŝkaptado kaj la procezado de produktoj derivitaj el tiu per du aktivaj havenoj, nome tiu de Kartejo kaj tiu de Iulia Traducta.[7] El 711 post la Islama invado de Iberio la homaj setlejoj de la regiono ludos gravan rolon por la komerco inter Eŭropo kaj Afriko kun la urbo Al-Jazirat Al-Hadra kiel administra centro. El la Konkero de Ĝibraltaro en 1704 kaj kiel konsekvenco de tiu aperos la nunaj loĝokernoj.[8]

Nune la Golfo de Algeciras estas loko de forta ekonomia aktiveco kun gravaj industriaj areoj dediĉita ĉefe al la transformado de produktoj derivitaj el nafto kaj al la gravaj havenoj de Ĝibraltaro kaj de Algeciras, specializitaj en transmeto de brulaĵoj kaj de pasaĝeroj ĉe la unua kaj en la transporto de varoj ĉe la dua.[9][10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www2.uca.es/grup-invest/plan-campodegibraltar/Documentos/PCACG%20Fase%20I/Cuarto%20Informe%20pdf/PCACG_CuartoInforme.pdf Plan de calidad ambiental del Campo de Gibraltar, UCA, 8a de marto de 2013.
  2. Valdrés Castillón, B., El elemento endémico en el Campo de Gibraltar, 1996, Almoraima, 15 http://mancomunidadcg.org/IECG/doc/revistas/Almoraima%2015-Articulo%201.pdf
  3. Gil Jiménez, et al., Tipos de hábitats naturales contemplados en la directiva 92/43 CEE presentes en el Campo de Gibraltar y espacios naturales de interés para su conservación, 1996, Almoraima, 15 http://mancomunidadcg.org/IECG/doc/revistas/Almoraima%2015-Articulo%2023.pdf
  4. Castañeda Fernández, Vicente et al., Las sociedades portadoras del tecnocomplejo Achelense en el río Palmones. El ejemplo proporcionado por Moheda Conejo (Los Barrios, Cádiz), 2003, Almoraima, 29, pp.87-95, http://mancomunidadcg.org/IECG/doc/revistas/Almoraima%2029-Articulo%206.pdf
  5. Clive Finlayson et al., Late survival of Neanderthals at the southernmost extreme of Europe, 2006, Nature, http://www.radicalanthropologygroup.org/old/class_text_074.pdf[rompita ligilo]
  6. Bendala Galán, M. et al., Proyecto Carteya, primeros resultados, 1994, CuPAUAM, 21, p.94, http://www.uam.es/otros/cupauam/pdf/Cupauam21/2103.pdf
  7. ernal Casasol, Darío et al., Las factoría de salazones de Iulia Traducta, 2003, Almoraima, 29, pp.163-184, http://212.170.242.245/IECG/doc/revistas/Almoraima%2029-Articulo%2012.pdf Arkivigite je 2014-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Benady, Tito, La población de Gibraltar después del 6 de agosto de 1704, 2007, Almoraima, 34, http://212.170.242.245/IECG/doc/revistas/almoraima%2034.pdf Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Autoridad portuaria de Gibraltar, Port of Gibraltar, 1012, Handbook 2011-2012, http://www.gibraltar.gov.uk/controlpad/images/brouchers/down.php?name=18 Arkivigite je 2013-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  10. http://webserver.apba.es/pls/portal/docs/PAGE/APBA_DOCUMENTACION/APBA_PAGE_DOCUMENTACION_MEMORIA/MAQUETA_FINAL_HB_WEB.PDF Handbook 1012-1013 Puerto bahía de Algeciras, APBA, alirita la 21-an de majo de 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]