Golfo de Vahsel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La golfo de Vahsel estas golfo proksimume 10-kilometrojn larĝa ĉe la bordo de Luitpold en Antarkto.

Ĝi estis malkovrita de la Germana Antarkta Ekspedicio de 1911-1912, estrita de Wilhelm Filchner. Post la malkovro, Filchner nomis la golfon omaĝe al kapitano Richard Vahsel, ŝipestro de la ekspedicia ŝipo Deutschland, kiu mortis dum la vojaĝo.