Venezuela golfo
Venezuela golfo | |||
---|---|---|---|
![]() La Duoninsulo Guajira (maldekstre) kaj la Golfo de Venezuelo (centre) situantaj sude de la Kariba Maro. | |||
golfo [+] | |||
Koordinatoj | 11° 30′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)11.5-71Koordinatoj: 11° 30′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo) | ||
|
|||
![]() |
|||
Venezuela golfo | |||
![]() |
|||
La Venezuela golfo[1] respektive eble golfo de Venezuelo[mankas fonto] estas golfo de la Kariba Maro limigita de la venezuelaj subŝtatoj Zulia kaj Falcón kaj de La Guajira, de Kolombio. Markolo 54 km longa konektas ĝin kun la Marakaiba lago sude.
Loko
[redakti | redakti fonton]La golfo lokiĝas en la nordo de Sudameriko, inter la duoninsulo Paraguana de Falcón en Venezuelo kaj Guajira Duoninsulo en Kolombio kaj estas konektita al la Marakaiba lago pere de artefarita navig-kanalo. Estas nuna disputo inter Kolombio kaj Venezuelo pri la golfo kiu ne estis ankoraŭ solvita, spite jardek-longa negocado fare de duflanka komitato.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de okcidentanoj en 1499 kiam ekspedicio estrita de Alonso de Ojeda en kiu li estis akompanata de Amerigo Vespucci, esploris la venezuelajn marbordojn kolektante informaron kaj nomigante novajn terojn, alvenis al la golfo post pasi tra la Nederlandaj Antiloj kaj la duoninsulo Paraguana.
Ankaŭ la teritoriaj akvoj estas sub la polemiko pri la golfo. La lima disputo aperis post la sendependigo de Kolombio kaj Venezuelo el Hispanio en la komenco de la 19-a jarcento. La Hispana Imperio ne limigis la areon ĉar la indiĝenoj de la grupo de la guajuoj montris fortan reziston en la areo. La terlimoj estis fine setlitaj en 1941, sed ne la maraj.
Ekonomia graveco
[redakti | redakti fonton]La ĉefa faktoro kiu havigas gravon al tiuj akvoj estas la fakto ke ĝi konektas la akvojn de la Kariba Maro kaj tiujn de la Lago Marakajbo, grava resursejo de nafto por Venezuelo. La golfo tiele helpas konekti la kuŝejojn kaj rafinejojn de la Lago Marakajbo kun la mondaj merkatoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La esperantlingva Poŝatlaso de la mondo de 1971 esperantigas la nomon al formo Venezuela golfo kun minuskla g en la du-paĝa mapo 37
11° 30′ N 71° 0′ U / 11.500 °N, 71.000 °U (mapo)