Goljato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Goljat)
Goljato
Biblia persono
giganto • homa biblia persono • homo
Verko David and Goliath
1 Samuel 17
Informoj
Eble sama Goljato laŭ Islamo
Sekso vira
Nacieco Filiŝtujo
Religio paganismo
Mortokialo mortis en batalo
Mortigita de Elhanan son of Jair, Davido
vdr
Davido kaj Goljato de Caravaggio

Laŭ la Biblio, GoljatoGoliato estis filiŝta giganto mortigita de Davido, kiu kuraĝe batalis kontraŭ li (Libro de Reĝoj, 1a Samuelo, 17). Dum militkampanjo de Izraelidoj kontraŭ la Filiŝtoj, sub la regado de Ŝaul, Goljato defiis izraelidajn ĉampionojn. Li estis kuraĝe alfrontita de izraela junulo Davido, kiu sola akceptis la defion, per ŝtonĵetilo kaj kelkaj ŝtonoj kiel ununuraj armiloj. Kaj ĝuste per unu ŝtono frapanta lin meze de la frunto li estis mortigita. Lia kapo estis portita kiel trofeo al Jerusalemo.

Laŭ la Biblio, tiu homo estis preskaŭ 3 m alta, survestis surkape bronzan kaskon, kaj skvamecan kirason kiu pezis 55 kg. Bronzaj tibiingoj protektis liajn krurojn kaj li portis ĵetlancon surŝultre, kies nur la fera pinto pezis 7 kg.

Zamenhof en sia traduko de Malnova Testamento uzas la formon Goljat, en akuzativo Goljaton. PIV kaj NPIV prezentas la formon Goljato unualoke, la formon Goliato dualoke kiel sinonimon.