Saltu al enhavo

Golmud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golmud
kantonnivela urbo
subprefektujo-nivela urbo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 816000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215 214  (2010) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 24′ N, 94° 54′ O (mapo)36.40277894.904167Koordinatoj: 36° 24′ N, 94° 54′ O (mapo) [+]
Alto 2 809 m [+]
Areo 119173,5 km² (11 917 350 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Golmud (Ĉinio)
Golmud (Ĉinio)
DEC
Situo de Golmud

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Golmud [+]
vdr

Golmud, laŭ simpligita ĉina skribo 格尔木, laŭ tradicia ĉina skribo 格爾木, laŭ mongola skribo ᠭᠤᠤᠯᠮᠤᠳ, pinjine Gé'ěrmù, laŭ poŝto Golmot estas distriktonivela urbego en la provinco Ĉinghajo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: riveroj.

Statuo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Sur tiu administra areo vivas 221 863 laŭ censo de 2020. Plimulto de la loĝantoj (90%) estas urba loĝantaro.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La administra surfaco estas 119 165 km², tiel ĝi estas nomata plej granda urbo de la mondo. La urba centro kuŝas en ĉirkaŭ 72 km². La areo situas izolite en alto de ĉirkaŭ 2.800 m en centra, suda parto de dezerta baseno Tsaidam inter la Montaro Kunlun kaj sala lago Qarhan. Ĉirkaŭ la urbocentro troviĝas ĉirkaŭ 20 diversgrandaj salaj lagoj. La sekvaj grandaj urboj estas Lasao (1.165 km), Ŝjinino (781 km) kaj Dunhuang (524 km). Ĉefurbo Pekino troviĝas 1915, Ŝanhajo 2511 km aere laŭ [1].

En la antikvaj tempoj ĝi estis nomada areo. En 1949 la Komunista Partio transprenis la kontrolon. Urbo Golmud estis establita la 14-an de junio 1980.

Golmud estas plej grava liveranto de kalio-magneziosaloj en Ĉinio. Krom tio ekzistas tie nafto- kaj tergas-troviĝejoj.

Stacidomo

La urbego situas ĉe la Ĉinghaj-Tibeta fervojo, kiu longas 1.956 km kaj komenciĝas en Ŝjinino kaj finiĝas en Lhasa. La etapo Golmud-Lhasa longas 1.142 km. Golmud havas flughavenon kaj plurajn stacidomojn.

Hajdun havas malvarman aridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen: BWk kun longaj, malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. Jare pluvas laŭ la alteco inter 31-47 mm, iomete somere pli ofte. La averaĝaj neĝtagoj jare estas inter 11-16. La areo ricevas iomete pli,ol 3 mil horojn da sunbrilo ĉiujare.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]


  • WikiTrans