Golop

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Golop estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs.

Kastelo en Golop

Golop situas sur dekstra bordo de la rivereto Szerencs, sur orienta flanko de la montetaro Szerencs, situas ĉi tiu al la Tokaj - montosubo apartenanta vilaĝo. De tie estas je 16 km-oj la pri ĝia ĉokoladfabrikado fama urbo Szerencs, kien sistema aŭtobustrafiko estas. La arkeologoj trovis en Golop 3000-jaraĝan tombejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon oni menciis unue en ĉarto en 1258 laŭ „Glup” nomo. Tio signifas en la slavaj lingvoj: stultan, malsaĝan. En epoko de Árpád-domaj reĝoj, la kolonio estis bieno de Golopy familio, kiu devenis el la Aba nacia familio.

En 1356 bieno de la Eger – urba kapitulo. En 1567 la turkoj disdetruis la komunumon. De 1571 la komunumo denove apartenis al la Goopy familio, de la 18-a jarcento al la Vay familio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la orienta flanko de la vilaĝo staras la Vay-kastelo, la tn. „Malnova kastelo”, kion eble el iu mezepoka kastelo oni elformis. La iaman Renesancan stilan, je fino de la 16-a jarcento konstruitan malgrandan fortikaĵon oni trakonstruis je la 18-a jarcento al ties nunan formon. Samtempe ankaŭ belegan, romantikan parkon elformis oni kun lago, akvofalo, kaj kun maloftaj floroj. La tutlande konata Vay-familio iatempe ĉi tie gardis sian bibliotekon kaj arkivon. Bedaŭrinde la kastelo pereiĝis pro homa malzorgemo.

En la proksimo staras la alia Vay-kastelo. Tiu konstruiĝis en 1820 en klasikisma stilo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Golop naskiĝis pentristo István Zsignár.