Golpajgano
| Golpajgano · لگلپایگان | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | provinco Isfahano | ||
| Telefonkodo | 0372 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 58 936 (2016) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 27′ N, 50° 17′ O (mapo)33.45361111111150.288333333333Koordinatoj: 33° 27′ N, 50° 17′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 830 m [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Golpajgano[1] - perse گلپایگان, prononco [Golpajegan], en angla latinliterigo Golpāyegān - estas urbo de Irano. Ĝi apartenas al la provinco Isfahano kaj estas la centro de ĉirkaŭa centra distrikto kaj praktike same vasta kantono Golpajgano. Laŭ la censo de 2016 en la urbo vivis 58 936 loĝantoj, en la ĉirkaŭa centra distrikto (perse خش, baĥŝ, do la kompleta nomo بخش مرکزی, baĥŝ markazi) estis 90 082 homoj kaj en praktike sama kantono Golpajgano (perse nomata شهرستان, ŝahrestān) laŭ la sama censo de 2016 vivis 90 086 loĝantoj sur areo de 1 642 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².[2]
Konsiderante la fakton, ke vere tre limigita nombro de urboj ricevis esperantigon en la mapoj de la Poŝatlaso de la mondo, la elekto konsidereblas aparta honorigo, kaj sekve nepre estu almenaŭ komenca esperanta paĝo pri la urbo en Vikipedio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Golpajgano" en la du-paĝa mapo 15.
- ↑ nombroj de urbaj kaj kantonaj loĝantoj, krome de la kantona areo el la retejo citypopulation.de (angle, germane)





