Goms (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Goms
Blazono de la distrikto Goms
Gletsch kaj Rodan-Glaĉero en supra Goms
Mapo de la distrikto Goms
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Münster-Geschinen
Koordinatoj  46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4716 (2012-12-31)
Areo 588,3 km²
Loĝantardenseco 8.02 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2304
vdr


La Distrikto Goms (en la franca lingvo District de Conches) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 4716 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Münster-Geschinen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Goms estas la plej supra parto de Valezo, kie de la Rodan-Glaĉero sub Furko-Pasejo fontas la rivero Rodano.

Komunumoj de la distrikto Goms[redakti | redakti fonton]

La distrikto Goms konsistas (stato en 2013) el 12 komunumoj, el kiuj Fiesch estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bellwald Bellwald 438 13.7 6052
Binn Binn 144 65.0 6054
Blitzingen Blitzingen 83 11.8 6055
Ernen Ernen 541 35.4 6056
Fiesch Fiesch 968 11.3 6057
Fieschertal Fieschertal 318 173.0 6058
Grafschaft Grafschaft 198 22.6 6073
Lax Lax 298 5.0 6061
Münster-Geschinen Münster-Geschinen 507 48.7 6074
Niederwald Niederwald 52 4.7 6064
Obergoms Obergoms 639 155.6 6076
Reckingen-Gluringen Reckingen-Gluringen 476 41.2 6075
Totale 12 4716 588,3 2304

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1361 la civitanoj de Ernen kaj Münster rifuzis pagi sian parton de la militŝuldoj de Savojo. La episkopo Taven venis al Goms por enkasigi la ŝulditan monon. En Ernen li estis kaptita kaj liberigita nur, kiam li promesis mem pagi la gomsajn militŝuldojn. En la jaro 1416 Lucerno, Urio kaj Untervaldo konludis civitanan kaj landan kontrakton, al kiu la valezaj dekonoj kaj la episkopo kaj katedrala kapitolo de Siono aliĝis. Sekve al tio la bernanoj invadis Valezon, sed la gomsanoj venkis la bernanojn en la historia Batalo de Ulrichen en la jaro 1419. Goms estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 valeza dekono. De 1798 ĝis 1802 ĝi estis distrikto de la Helveta Respubliko poste ĝis 1810 distrikto de la Respubliko Valezo. De 1810 ĝis 1814 ĝi estis kantono de la franca Departemento Sempiono kaj ej de 1815 dekono kaj ek de 1848 distrikto de Kantono Valezo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]