Gonçalves Dias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonçalves Dias (1823-1864), elstara brazila poeto.

Antônio GONÇALVES DIAS [antoniŭ gonsaŭvjs dias], pli konata nur kiel Gonçalves Dias (naskiĝis en la 10-a de aŭgusto 1823, en Caxias, Maranjo, Brazilo, kaj mortis en la 3-a de novembro 1864 pro ŝippereo, en la maro de Atins, Maranjo) estis elstara brazila poeto el Romantikismo. Lia konatiĝo kun verkistoj en Portugalio okazis dum la jaroj, kiam li estis studento pri juro en la Universitato de Koimbro. Tie, en 1843, li verkis unu el la plej famaj brazilaj poemoj, "Kanto de l' Ekzilo". En 1844, jam diplomita pri juro, li reiris al Brazilo. En 1849, kune kun aliaj brazilaj verkistoj, li fondis la revuon "Guanabara" (Gvanabaro). Kaj sentimentala, kaj naciisma, per siaj poemaj, Gonçalves Dias ludis gravan rolon dum la unuaj dekjaroj de brazila politika sendependeco (okazinta en 1822). Tiam la indiĝena mito fariĝis brazila nacia simbolo.

En Rio de Janeiro (Rio de Ĵanejro), tiam brazila ĉefurbo, li loĝiĝis kaj laboris. Kiel funkciulo, li vojaĝis al Eŭropo, kie restis inter 1854 kaj 1858 por oficialaj esploradoj. En 1856, li estis en Leipzig(Lepsiko aŭ Lejpcigo), Germanio, kie en la sekva jaro li, per la eldonejo Brockhaus, povis publikigi la unuan parton de indiĝena epopeo "La Timbiroj", kaj la "Tupilingva Vortaro" (vidu tupia ligvo). Denove en Brazilo, li partoprenis sciencajn esploradojn tra brazila Amazonio. Post tiu vojaĝo, lin trafis malsaniĝon. Tiel, celante resaniĝon, li vane trairis kelkajn eŭropajn kuracejon. Sed li ne mortis pro malsano. Fakte Gonçalves Dias mortis la 3-an de Novembro 1864, kiam dronis la franca ŝipo Ville de Boulogne, jam en la marbordo de Maranjo. Agoniante sur lito, li estis forlasita de ŝipanaro en kajuto, kiu tiele fariĝis lia eterna tombejo sub brazila maro. En la fino de la 19-a jarcento, la poeto Olavo Bilac (Olavo Bilák) elektis lin patrono de la seĝo n-ro 15 de Brazila Beletristika Akademio.

Dumviva verkaro : "Unuaj kantoj", poemoj (1846); "Leonor de Mendonça", teatraĵo (1847); "Duaj Kantoj" kaj "Sesversetoj de monako Antono", poemoj (1848); "Lastaj Kantoj", poemoj (1851); "Kantoj", poemoj (1857); "La Timbiroj", epopeo (1857); "Tupilingva Vortaro" (1858).

Fontoj

Gonçalves Dias (1823-1864), elstara brazila poeto.

Eksteraj ligiloj

Gonçalves Dias (1823-1864), elstara brazila poeto.