Gondija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gondija
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 441601
Demografio
Loĝantaro 132 821  (2011) [+]
Loĝdenso 4 427 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 27′ N, 80° 12′ O (mapo)21.4580.2Koordinatoj: 21° 27′ N, 80° 12′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Gondija (Maharaŝtro)
Gondija (Maharaŝtro)
DEC
Gondija
Gondija
Situo de Gondija
Gondija (Barato)
Gondija (Barato)
DEC
Gondija
Gondija
Situo de Gondija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gondia [+]
vdr

Gondija, marate गोंदिया estas urbego, ankaŭ municipo en meza parto de federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La loknomo signifas la lokan popoleton.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gondija troviĝas en alto 300 metrojn super la marnivelo. Seoni troviĝas 109, Nagpur 121, Rajpuro 152, Ĉandrapur 191, Ramagundam 310, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 818, Kolkato 851, tutlanda ĉefurbo Delhio 852 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Gondija havis populacion de 132 821. La legopovo estas 93%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum brita rego en Hindio la granda malsatkatastrofo de 1876-1878 disponigis ŝancon por la konstruado de fervoja interligo en tiu regiono. Gondija stacidomo estis kreita laŭ tiu interligo en 1888. La fervojo alportis komercon, kiu faris prosperon. La magistrato estis establita en 1920.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gondija havas grandan nombron da rizmuelejoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Gondija vivas majoritate hinduoj 76%, krome minoritate budhanoj 14%, islamanoj 7,5%, sikoj, ĝainistoj kaj kristanoj malpli ol po 1%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Gondija jare pluvas po 1271 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas (pro la musono). La meza ĉiujara temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Gondija kuras po 4 vojoj kaj fervojaj linioj. La flughaveno situas 12 kilometrojn de la urbocentro kaj estis konstruita en 1942. Proksime ne ekzistas alia flughaveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans