Gong Li
GONG Li (Gǒng Lì, ĉine 巩俐/鞏俐) (31-an de decembro 1965 en Shenyang, Liaoning) estas ĉina aktorino, kiu atingis la plej grandajn sukcesojn en filmoj de la reĝisoro Zhang Yimou, kun kiu ŝi havas longjaran amrilaton.
Biografio
Gong Li naskiĝis kiel filino de ekonomika profesoro, kreskis en Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong. En aĝo de 19 jaroj, Gong ekstudis en la Centra Akademio por Aktorado en Pekino kaj finis la studadon en 1989.
Gong aperis unuafoje en filmo de Zhang Yimou 1987 La ruĝa sorgo, kiu en 1988 iĝis plej bona filmo en la Internacia Filma Festivalo en Berlino kaj tiel estis distingita per Ora Urso.
Gong faris la unuajn paŝojn al Holivudo per la filmo Ĉina bokso en 1997. Gong sukcesis en 2005 atingi internacian sukceson en rolludo de Hatsumomo en La gejŝo, kiun la kritikistoj laŭdis. Ŝi ludis samtempe en Miami Vice en 2006.
Filmografio (elektoj)
- 2005 • Memoirs of a Geisha (Memoraĵoj de Gejŝo)
Meritoj
- 1992 - Plej bona aktorino ĉe Internacia Filma Festivalo de Venecio
- 2000 - Plej bona aktorino en Monda Filma Festivalo en Montrealo
- 2007 - Internacia Filma Festivalo ĉe Hong Kong Film Awards