Gongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jav-Bali-stila gongo, pendanta el kadro por helpi la sonoradon.

Gongo estas muzikinstrumento, konsistanta el vertikale pendanta disko de metalo, kiu forte kaj vibre resonas pro taŭga frapo; ĝi produktas difinitan tonon kaj povas esti agordita.[1]

Gongo (el malaja: gong; en ĉina: 鑼;en pinjino: luó; en japana: 鑼, translit. ra; en ĥmera: គង - Kong; en tajlanda: ฆ้อง Khong; en vjetnama: cồng chiêng; en asama: কাঁহ kãh) estas frapinstrumento de Orienta kaj Sudorienta Azio kiu prezentas formon de plata, cirkla metaldisko kiu estas frapata per marteleto, frapilo aŭ bastoneto. La gongo datas el la Bronzepoko nome el ĉirkaŭ 3500 a.K. La termino 'gong' devenas el Javo kaj scienca kaj arkeologia esplorado establis, ke Birmo, Ĉinio, Javo kaj Anamo estis la kvar ĉefaj gongo-fabrikejaj centroj de la antikva mondo.[2] La gongo poste faris sian vojon al Okcidento en la 18a jarcento kiam ĝi estis uzata ankaŭ en la perkuta sekcio de okcident-stila simfonia orkestro.[3] Ankaŭ formo de bronza kaldrona gongo konata kiel sonbovlo estis amplekse uzata en antikvaj Grekio kaj Romio, por ekzemplo en la fama Oraklo de Dodona, kie estis uzataj ankaŭ diskogongoj.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 25an de Novembro 2018.
  2. Blades, James (1992). Percussion Instruments and Their History. Bold Strummer Ltd. p. 93. ISBN 978-0933224612.
  3. "Gongs Catalog" (PDF). Paiste. Alirita la 25an de Novembro 2018.
  4. Montagu, Jeremy (2007). Origins and Development of Musical Instruments. Scarecrow Press. p. 16–17. ISBN 9780810856578.
  5. Cook, Arthur Bernard (1902). "The Gong at Dodona". The Journal of Hellenic Studies. 22: 5–28.