Gonzalo Jiménez de Quesada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonzalo Jiménez de Quesada
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1508 (1508-11-30)
en Granado
Morto 16-an de februaro 1579 (1579-02-16) (70-jaraĝa)
en Mariquita
Tombo Primary Cathedral of Bogotá
Lingvoj ibera hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Familio
Patro Luis Ximenez de Quesada
Okupo
Okupo esploristo • militistokonkistadorohistoriisto
vdr
Gonzalo Jiménez de Quesada.

Gonzalo JIMÉNEZ DE QUESADA [ĥiMEnes de keSAda] (naskiĝis en 1509, mortis en 1579) estis hispana konkeranto. Li fondis Bogoton en Kolombio. Li sukcesis en siaj vojaĝoj per kiuj li pliriĉiĝis, sed finis sian karieron katastrofe kaj pro tio oni spekulis, ke Cervantes uzis lin kiel ebla modelo por la Kiĥoto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gonzalo Jiménez de Quesada.

Li estis advokato kiel profesio. Li estis nomumita jura estro de la kolonio de Santa Marta (en la norda marbordo de la aktuala Kolombio) post kiam li alvenis en 1535 en la floto de Pedro Fernández de Lugo. En 1536 li estis sendita de Lugo estri ekspedicion esplorontan la sudan teritorion ene de Kolombio. Ekspedicio estrata de Quesada, kun Hernán Pérez de Quesada (lis frato) Juan San Martín, Juan del Junco (kiel dua estro) kaj Lázaro Fonte, eliris el Santa Marta direkte suden, trapasis la riveron Cesar kaj alvenis al Tamalameque en la rivero Magdalena. Ankaŭ helpa floto komponita de 6 (aŭ 5) ŝipoj eliris el Santa Marta kun 800 homoj laŭ la rivero Magdalena. Nur du el la ŝipoj alvenis al Tamalameque, kaj sekve revenis al Santa Marta kun multaj el la homoj de Quesada. Suprenirante la riveron Magdalena ĝis La Tora (aktuala Barrancabermeja), Quesada kaj liaj homoj supreniris la riveron Opón ĝis la Orienta Kolombia Montaro, kie alvenis tra Chipatá al la aktuala provinco de Vélez, en Santander. Poste ili trapasis la lagunojn de Fúquene kaj Suesca, trafis la indiĝenajn loĝantarojn de muiskoj de Nemocón kaj Zipaquirá. En tiu momento nur 166 personoj survivis la vojaĝon. Ekde tie ili eniris la teritorion de la Zipa unu el la reĝoj de la muiskoj, en la aktuala Sabana de Bogotá, kaj tie ili fondis la urbon Santa Fe de Bogotá, kiu poste iĝos Bogoto, la 6an de aŭgusto de 1538. Ili atakis ankaŭ la Zaque, muiska reĝo de Tunja. Quesada kaj siaj homoj restis en la regiono ĝis la alveno en 1539 de la ekspedicioj de Sebastián de Belalcázar kiu venis ekde Ekvadoro kaj de Nicolás de Federmán kiu venisí ekde Venezuelo. La tri ekspediciaj estroj kunsentis sendi siajn teritoriajn petojn al la juĝado de la reĝo. Jiménez de Quesada nomigis la konkeritajn terojn kiel "Nuevo Reino de Granada" (Nova Regno de Granada), honore al la urbo de Granada, en Hispanio. Ekde Cartagena ili ŝipveturis ĝis Hispanio, kie Quesada prezentis sian peton esti guberniestro, malsukcese, dum la gubernio de Popayán estis donita al Belalcázar. Quesada revenis en 1549 kun la honora titolo de Guberniestro de El Dorado.

Laŭ la ideo alveni al la legendaj kaj mitaj teroj de El Dorado, en 1568, kiam li estis 60jaraĝa, Jiménez de Quesada ricevis mendon konkeri Los Llanos oriente de la kolombiaj Andoj. Li eliris el Santa Fe de Bogotá aprile de 1569 kun 400 hispanoj, 1500 indiĝenoj, 1100 ĉevaloj kaj 8 pastroj. Komence li malsupreniris al Mesetas en la supra rivero Guejar. Tie la plej parto de la grego estis detruita en la incendio de la prerio. La ekspedicio pasis al San Juan de los Llanos, kie la gvidisto Pedro Soleto markis la sekvendan vojon kaj tiun direkton oni faris dum du jaroj. Post ĉirkaŭ unu jaro kelkaj homoj revenis kun Juan Maldonado, kaj finfine la ekspedicio revenis al San Juan post ses monatoj kun malmultaj survivantoj. Laŭplane li alvenus al (San Fernando de) Atabapo en la konfluo iter la riveroj Gŭavjaro kaj Orinoco (en decembro 1571), sed li ne povis antaŭeniri ĉar oni bezonis la konstruon de ŝipoj. Pro tio li devis reveni malvenkinta al Santa Fe en decembro de 1572 kun nur 64 hispanoj, 4 indiĝenoj, 18 ĉevaloj kaj 2 pastroj. La ekspedicio estis unu el la plej elspezaj katastrofoj de la sudamerika konkero kaj, post mallonga servo en la landlimo, Quesada retiriĝis al Huesca kun kio li povis savi al sia riĉaĵo. Li mortis pro lepro en Mariquita la 16an de februaro de 1579, kaj liaj restaĵoj troviĝas en la Catedral Primada de Bogotá.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

  • Friede, Juan. Gonzalo Jiménez de Quesada a través de documentos históricos. Bogotá, Academia Colombiana de Historia, 1960.
  • Friede, Juan. El adelantado don Gonzalo Jiménez de Quesada, 2 Vols. Bogotá, Carlos Valencia editores, 1979.
  • JIMÉNEZ DE QUESADA, GONZALO. El Antijovio. Estudio preliminar, Manuel Ballesteros Gaibrois. Bogotá, Instituto Caro y Cuervo, 1952.