Gonzalo Pizarro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gonzalo Pizarro navigante en Peruo. Litografio de 1554.
Batalo de Iñaquito kaj morto de la vicreĝo Blasco Núñez Vela (18-a de januaro de 1546). Gravuraĵo de la “Historia General de las Indias” (1554) de Francisco López de Gómara.
Batalo de Jaquijahuana (9-a de aprilo de 1548). Gravuraĵo de “Décadas” de Antonio de Herrera. Ĉ. 1615.
Ilustraĵo de la 18a jarcento kiu reprezentas la senkapigo de Gonzalo Pizarro.

Gonzalo PIZARRO aŭ pli precize Gonzalo Pizarro Alonso (Trujillo, Hispanio, ĉ. 1510 - Kusko, Vicreĝlando de Peruo, 10-a de aprilo de 1548) estis konkistadoro hispana, patraflanka pli juna frato de Francisco Pizarro kaj unu el la ĉefaj rolantoj de la Konkero de Peruo kaj de la enlandaj militoj inter la konkerantoj. Li estris la Grandan Ribelon de Enkomendestroj de 1544 kontraŭ la hispana krono, proteste pro la aprobo de la nomitaj Novaj Leĝoj. Li estis nomumita Guberniestro de Peruo (1544-1548). Venkita de Pedro de la Gasca, en la batalo de Jaquijahuana (9-a de aprilo de 1548), estis arestita, juĝita, kondamnita je morto kaj senkapigita.

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Gonzalo Pizarro naskiĝis en Trujillo de Ekstremaduro, ĉirkaŭ 1510. Li estis kontraŭleĝa filo de la kapitano Gonzalo Pizarro Rodríguez de Aguilar la Longa, kiu havis lin kun María Alonso, muelistino de La Zarza (nuna Zarza de Montánchez), je ĉirkaŭ kvin leŭgoj de Trujillo. El tiu konkubineco naskiĝis ankaŭ Juan Pizarro, kelkajn jarojn pli aĝa ol Gonzalo.

Gonzalo kreskis sub kontrolo de sia pli aĝa frato Hernando Pizarro (la nura laŭleĝa frato), kiu zorgis pri tio ke li ricevu edukon de kavaliro. Kiam Francisco Pizarro, la plej aĝa frato de la familio (kvankam ankaŭ eksterleĝa), vizitis Trujillo en 1529, eble li vidis la unuan fojon Gonzalo kaj Juan. Certe li konvinkis lin, kun Hernando, aliĝi al la entrepreno de la konkero de Peruo per la promeso ke ili fariĝu riĉuloj.

Gonzalo pasis tiam al Ameriko kun Francisco Pizarro (1530) kaj partoprenis en ĉiuj epizodoj de la Tria Vojaĝo ĝis la kapto de la Inkaa Atahualpa la 16-a de novembro de 1532. Poste, li ĉeestis en la okupo de Kusko kaj en la hispana refondo de tiu urbo, kie li estis nomumita urbestro.

Je la ribelo de Manku Kapak en 1536, li estis el la grupo de hispanoj kiuj estis ĉirkaŭitaj en Kusko fare de miloj de inkaaj militistoj. Sub la ordonoj de Hernando Pizarro kaj estre de unu el la kavaleriaj rotoj, Gonzalo elstaris en la defendo de la urbo. Kun la helpo de miloj da helpantoj kanjariaj kaj ĉaĉapojaj, la hispanoj rompis la sieĝon kaj atakis la fortikaĵon de Saksajŭaman (16-a de majo de 1536), kiam estis vundita morte Juan Pizarro, pro ŝtonfrapo sur la kapo.

Kiam estis haltigita Manku Kapak, tuj ekis la enlanda milito inter la konkerintoj. Ĝi estis okazigita pro la disputo inter Francisco Pizarro kaj Diego de Almagro pro la posedo de Kusko. Diego de Almagro, reveninte el sia malsukcesa ekspedicio al Ĉilio, okupis Kuskon en 1537 kaj enprizonigis Hernando kaj Gonzalo Pizarro. Tuj poste, Hernando estis liberigita kaj Gonzalo fuĝis el la prizono, kaj ambaŭ reorganizis la trupoj de Pizarro kaj kontraŭis la almagranojn. La fina batalo okazis en la batalo de Salinas, ĉe Kusko (6-a de aprilo de 1538), kiam Gonzalo estris la infanterion pizarran, havante elstaran partoprenon. La almagranoj estis venkitaj kaj Diego de Almagro enprizonigita kaj ekzekutita.

Tuj poste, Gonzalo akompanis Hernando-n al la konkero de Collao kaj Ĉarkas (aktuale Bolivio). Aliancanoj al la koja-oj, luktis kontraŭ la lupaka-oj en memorindaj bataloj, kiaj tiuj kiujh okazis en Desaguadero kaj en Koĉabamba. Pacigita la regiono, la hispanoj fondis La Plata (nune Sukro) kaj ekspluatis la riĉajn minejojn el arĝento de tiu areo. Gonzalo ekhavis la valoran enkomendon de Ĉaki.

Serĉe de Cinamolando[redakti | redakti fonton]

En novembro de 1539, Francisco Pizarro nomumis Gonzalo Guberniestro de Kito (aktuale en Ekvadoro) kaj rajtigis lin por entrepreni la malkovron de la País de la Canela (Cinamolando) kaj El Dorado.

Gonzalo Pizarro eliris tiam el Ĉaki, pasis al Kusko kaj ariĝis 170 soldatojn, 3000 indianojn kaj multajn kameledojn kiel ŝarĝbestoj. Li veturis al la montarvojo kiu kondukis al la nordo kaj alveninte al Kito li estis ricevita kiel guberniestro fare de la stabanaro de tiu urbo. Tie li decidis iri al Cinamolando, kion rakontoj situigis oriente, en ĝangala teritorio. Li eliris Kristnaske de 1540. Menciindas ke tiu ekspedicio prepariĝis en Kusko kaj el tie eliris, dum Kito estis nur trapasejo, antaŭ eniri en Amazonio.

En Motín atingis lin lia malproksima parenco kaj vic-oficiro Francisco de Orellana [oreJAna], fondinto de Guayaquil, kiu kunportis 23 soldatojn. La ekspedicio jam estis formita. Ili trapasis Kikson, nome lasta loko konkerita de la inkaoj; en Zumako ili kampadumis ĉe la deklivo de la vulkano Gvakamajo. Post kelkaj tagoj, ili trovis cinam-arbetojn, tre malbonkvalitajn, kio estis lia unua seniluziiĝo. Krome, ili eksuferis ĉiajn tipojn de penoj kaj suferoj, atakitaj de insektoj kaj reptilioj, same kiel ili eksuferis malsanojn pro la klimato tiom malsaniga kaj, plej grave, pro la malsato kiun ili eksuferis.

Gonzalo Pizarro lasis Orellana kun la ariergardanoj kaj antaŭeniris kun la avangardo ĝis la rivero Koka, kiun li nomigis kiel rivero Santa Ana. Tie li amikiĝis kun la kaciko kaj decidis ke unuiĝu al li Orellana kaj la cetero de la truparo. Ĉe la rivero oni konstruis brigantinon. Oni intencis iri laŭ la riverfluo serĉe de manĝo, ĉar malsato suferigis ĉiujn kaj la homoj minacis per ribelo. Orellana petis al Gonzalo Pizarro prunto de la brigantino dum tri aŭ kvar tagoj por alporti manĝaĵojn. Gonzalo akceptis kaj Orellana ekiris en la 26-a de decembro de 1541.

Orellana kaj liaj homoj descendis laŭ la rivero Koka, eniris en la riveron Napo kaj, pluigante la fluon, en la 12-a de februaro de 1542 malkovris la famano Río Grande (Granda Rivero) kiun poste ili nomigos kiel Rivero de la Amazonoj. Jam sen intenco reveni ĉe Gonzalo, Orellana descendis la kompletan fluejon de la rivero, ĝis ties elfluo en la Atlantikon.

Gonzalo Pizarro, dume, suferante mil penojn, revenis al Kito du jarojn post la ekiro, kun apenaŭ dekoj de malsatintaj kaj nudaj hispanoj, nuraj survivintoj de la missorta ekspedicio. Li plendis indignoplene pro la "perfido" de Orellana kaj akuzis lin esti abandoninta lin en la malgastama ĝangala.[1]

En Kito, Gonzalo ekkonis pri la murdo de lia frato, nome la guberniestro Francisco Pizarro, kaj pri la ribelo de la almagranoj estritaj de Diego de Almagro la Juna, filo de Diego de Almagro. Gonzalo proponis tiam sian apogon al la reprezentanto de la krono, nome la guberniestro Cristóbal Vaca de Castro, kiu estre de pova armeo de fideluloj al la Reĝo direktis sin kontraŭ la almagranoj. Vaca dankis lian proponon, sed prudenta, li ne akceptis tiun proponon kaj petis al li ke li restu en Kito ĝis la situacio normaliĝu.

Post la malvenko de la almagranoj en la batalo de Ĉupas (16-a de septembro de 1542), Gonzalo revenis al Kusko kaj interparolis kun Vaca de Castro, al kiu li ripetis sian fidelon. Li iris poste al Ĉarkas kaj retiriĝis al sia enkomendo de Ĉaki, kie li dediĉis sin al la serĉado de minejoj de oro kaj arĝento. Li pensis eble finigi tiel sian vivon, profite de la enspezoj de sia enkomendo, sed nova kortuŝo metis lin denove al la politika scenejo.

Ribelo de la Enkomendestroj[redakti | redakti fonton]

En 1542 la hispana krono promulgis la nomitajn Novaj Leĝoj ideitajn de Bartolomé de las Casas en klopodo por protekti la indiĝenojn; tiuj leĝoj establis la nuligon de la enkomendoj kaj de ĉia deviga laboro de indianoj. Oni kreis ankaŭ la entojn de la Vicreĝlando de Peruo kaj de la Real Audiencia de Lima. Estis elektita kiel unua vicreĝo de Peruo Blasco Núñez Vela kaj kiel personaro de la Audiencia lima 4 oidores: nome Diego Vásquez de Cepeda, Juan Álvarez, Pedro Ortiz de Zárate kaj Juan Lissón de Tejada.

Kiam la Vicreĝo Núñez Vela alvenis al Peruo, li aplikis energie la plenumon de la Novaj Leĝoj. La enkomendestroj protestis indigne kaj organizis ribelon, elektinte kiel estro Gonzalo Pizarro, tiam riĉa enkomendestro en Ĉarkas.

Gonzalo iris al Kusko, kie li estis bonege akceptita kaj proklamita Procurador General del Perú por protesti la Novajn Leĝojn antaŭ la Vicreĝo kaj, se necese, antaŭ la propra Imperiestro Karlo la 5-a (aprilo de 1544).

En Lima, la vicreĝo Núñez Vela iĝis malsatata pro sia arbitreco, ekzemple pri la murdo per propraj manoj de elstara urbano nome Illán Suárez de Carbajal. La jur-funkciuloj de la Audiencia, intence akiri popularecon, kliniĝis defendi la rajtojn de la enkomendestroj: enprizonigis la Vicreĝon (18-a de septembro de 1544) kaj enŝipigis lin revene al Hispanio.

Gonzalo Pizarro eniris triumfe en Lima en la 28-a de oktobro de 1544, estre de 1200 soldatoj. La oidores (jur-funkciuloj) de la Audiencia de Lima nomumis lin Guberniestro de Peruo en la 21-a de novembro de 1544. Gonzalo respondis nomumante leŭtenantoj de guberniestro: nome Alonso de Toro en Kusko; Francisco de Almendras en Ĉarkas; Pedro de Fuentes en Arekipo; Hernando de Alvarado en Trujillo; Jerónimo de Villegas en Piura, Lope de Ayala en Puerto Viejo kaj Gonzalo Díaz de Pineda en Kito. La ribelo kontraŭ la hispana krono estis jam farita kaj kelkaj klopodis konvinki lin por sendependiĝi kaj proklamiĝi Reĝo de Peruo, sed Gonzalo malakceptis tiun konsilon, ĉar li esperis la agnoskon de la Reĝo de Hispanio kiel Guberniestro danke al la fakto ke li estas frato de Francisco Pizarro.

Gonzalo Pizarro ĝuis popolan apogon; liaj homoj nomigis lin la «Granda Gonzalo» kaj la insurekcion la «Granda Ribelo». Dume, la Vicreĝo sukcesis fuĝi kaj elŝipiĝi en Tumbes, kaj poste eliris al Kito, kie li formis novan armeon kaj iris al la sudo; li okupis San Miguel de Piura kaj alvenis ĝis Motupe, sed dubinte pri la povo de siaj fortoj, decidis eviti la renkonton kun la gonzalanoj kaj tujege revenis al Kito.

Siaflanke, Gonzalo eliris el Lima kaj iris al Trujillo, serĉe de la fortoj de la Vicreĝo, sed tiuj jam estis stirtante la retiriĝon. Tiam li pluis al Kito, kie li eksciis ke la Vicreĝo estis antaŭenirinta plie al la nordo, ĝis Popajano. Post serio da movadoj, ambaŭ fortoj renkontiĝis finfine en la proksimeco de Kito. Okazis la Batalo de Iñaquito, en la 18-a de januaro de 1546, kiu estis tre sangelverŝa kaj finis per la malvenko de la Vicreĝo, kiu estis enprizonigita kaj senkapigita en la propra batalkampo.

Dume, en la sudo de la Vicreĝlando Peruo, la kapitano Diego Centeno, fidela al la hispana monarkio, eksciite pri la morto de la Vicreĝo ekarmiĝis kontraŭ Gonzalo en La Plata kaj regrupigis fortojn intence al restablo de la reĝa aŭtoritato. Sed Francisco de Carvajal, anstataŭanto de Pizarro, fuĝigis lin, sen okazigi batalon. Centeno refortiĝis tuje kaj formis povegan armeon de 1000 soldatoj, pro kio Gonzalo Pizarro devis eliri el Lima por iri persone lukti kontraŭ li, pasis tra Arequipa kaj alvenis al altebenaĵo. Ambaŭ armeoj luktis en la Batalo de Huarina, proksime al la lago Titikaka, en la 20-a de oktobro de 1547, en kiu estis venkita Diego Centeno. Tiu estis granda venko de la gonzalanoj, malmultaj laŭnombre (ili estis nur 400 soldatoj), venko grandparte ŝulda al la uzado de arkebuzaro plibonigita kaj direktita de Carvajal.

Malvenko kaj morto[redakti | redakti fonton]

Gonzalo Pizarro iĝis la absoluta estro de Peruo. Tamen, lia povo forvaporiĝis kiam la nova reprezentanto de la krono, nome la pastro Pedro de la Gasca, nomumita prezidanto de la Real Audiencia de Lima kun la titolo de «Paciganto», alvenis al Panamo, proponis pardonon al la ribelintoj kaj nuligis la Novajn Leĝojn. La fortoj de Gonzalo Pizarro ekdizertis kaj aliĝis al La Gasca, kaj la unuaj la Ŝiparmeo, kiu estis estre de la admiralo Pedro de Hinojosa.

Kun tiu ŝiparmeo kaj multaj homoj, La Gasca kursis al Peruo. Elŝipiĝis en Tumbes, poste sekvis al la sudo, pasante tra Trujillo, Huaylas kaj Jauja, kie li eksciis pri la malvenko de Huarina. Li pluis al Huamanga kaj Andahuaylas, kaj alproksimiĝis al Kuscko. Li jam havis multnombran armeon de 700 arkebuzanoj, 500 lancistoj kaj 400 kavalerianoj. Dume Gonzalo kunigis en Kusko nombran armeon de 900 soldatoj kaj atendis sian rivalon. Ambaŭ armeoj frontis unu la alian en la batalo de Jaquijahuana, en la pampo de Anta aŭ Sacsahuana,[2] en la 9-a de aprilo de 1548.

Reale ne estis batalo sed fuĝo de la fortoj gonzalanaj kiuj dizertis al la armeo de La Gasca. La dizerto estis komencinta de la oidor Cepeda kaj la kapitano Sebastián Garcilaso de la Vega. Gonzalo Pizarro estis enprizonigita same kiel lia anstataŭanto Francisco de Carvajal, kun la ceteraj kapitanoj ribelaj. Ĉiuj estis senkapigitaj la postan taĝiĝon, escepte de Carvajal, kiu, ĉar li estis nenobelo, estis pendigita. La kapoj de Gonzalo kaj Carvajal estis senditaj al Lima kaj eksponitaj senlime en la Granda Placo de Lima, ene de kaĝoj el fero. Jarojn poste, venis al tiu aro la kranio de Francisco Hernández Girón, alia ribelulo ekzekutita. En 1563 ĉiuj tiuj kranioj estisŝtelitaj, laŭ rakontas al verkistoj pri tradicioj Ricardo Palma.

La senkapigita kadavro de Gonzalo estyis portita al Kusko kaj entombigita sub la ĉefaltaro de la preĝejo La Merced, kie jam estis la kadavroj de Almagro la Maljuna kaj Almagro la Juna.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baze sur tiu historia epizodo la verkisto William Ospina verkis la romanon "El país de la canela", kie li priskribas la itineraron faritan de la hispanoj laŭ la Amazono.
  2. Situa je 25 km el Kusko, en la aktuala provinco Anta, estas la sama batalkampo kie la fortoj de Atahualpa estis venkintaj super Huáscar en 1532; kaj donde Francisco Pizarro estis bruliginta viva la generalon Chalcuchímac kaj venkinta super la generalo inkao Quizquiz en 1533.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Manuel Cardenal Iracheta: "Vida de Gonzalo Pizarro". Ediciones Cultura Hispánica, Madrid, 1953 / Ricardo Gullón. Centro Virtual Miguel de Cervantes. [1] Konsultita la 31am de majo de 2015 kaj la 10an de Januaro 2017.
  • Busto Duthurburu, José Antonio del:
  • Huerta, Carlos: Cronología de la Conquista de los Reinos del Perú (1524 - 1572). Lima, Perú, 2013. ISBN 978-612-00-1406-6
  • Inca Garcilaso de la Vega: Historia general del Perú. Tres tomos. Lima, Editorial Universo S.A., 1972.
  • Vargas Ugarte, Rubén: Historia General del Perú. Tomo I. Editor: Carlos Milla Batres. Lima, Perú, 1981. ISBN 84-499-4813-4
  • Mira Caballos, Esteban: "El coste de la traición: la confiscación de los bienes de Gonzalo Pizarro en Extremadura", XXXIV Coloquios Históricos de Extremadura. Trujillo, 2006, pp. 437-458.
  • Cúneo Vidal, Rómulo: "Vida del Conquistador del Perú, Don Francisco Pizarro", 2da edición, Lima-Perú, 1978, pp. 365-371.