Google+

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Google+
Google+
Google+
interkona retejo • programaroaplikprograma interfaconuba komputado • interreta servo • komputa platformo • online community
Lando  Usono
Retadreso plus.google.com
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Plurlingva
Posedanto Google
vdr

Google+ (ankaŭ konata sub la nomo Google PlusG+) estis socia interkona reto kreita de Google. Google+ estis malfermita la 28-an de junio 2011 al homoj kiuj havis inviton por testi ĝin.[1] La sekvantan tagon, homoj posedantaj konton estis permesitaj inviti geamikojn al la servo. Tio ĉi estis haltigita ene de la sama tago post kiam estis "freneza petado" por akiri konton[2].

Google+ estis kreita por labori per diversaj Google sociaj servoj, kiel Google Profiloj kaj Google Buzz. Ĝi ankaŭ havas tipaĵojn kiel Circles, Hangouts, Sparks kaj Huddles.[3] Laŭdire ĝi estas la plej granda provo de Google konkurenci kun la socia reto Facebook.[4]

Ekkresko en 2011, fino en 2019[redakti | redakti fonton]

La 14-an de julio 2011, Google diris ke Google+ havis 10 milionojn da uzantoj du semajnojn post kiam ĝi estis lanĉita al homoj kun invito.[5] Post tri semajnoj, Google+ havis jam 20 milionojn da uzantoj.[6] La Google+ iPhone apo estis la plej populara libera aplikaĵo en Apple App Store malpli ol unu tagon post kiam ĝi estis metita en vendejoj.[7]. En Oktobro 2018 Google sciigis, ke ĝi intencas fermi la servon post 10-monata pretiga periodo, do en Aŭgusto 2019[8]. La fino koncernas nur la version por la ĝenerala publiko, dum versio por komercaj entreprenoj estos vivtenata kaj Google plu evoluigos ĝin.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

  • "Circles" permesas al uzantoj organizi kontaktojn en grupoj por kundividi.[9]
  • "Messaging" permesas al homoj komuniki kun siaj cirkloj uzante Android, iPhone kaj SMS-aparatojn.
  • "Hangouts" estas lokoj uzataj por havi grupvidean konversacion ene de cirklo.
  • "Instant Upload" (tuja alŝuto) permesas al homoj per Android moveblaj aparatoj alŝuti kaj konservi fotojn aŭ videojn en privata albumo por posta kundivido.
  • "Sparks" (fajreroj) uzas Google Serĉilon por permesi al uzantoj trovi temojn kiujn ili ŝatus kundividi kun aliaj uzantoj.
  • "Streams" (riveroj) permesas al uzantoj vidi ĝisdatigojn de aliaj uzantoj en iliaj propraj cirkloj. Tio ĉi estas simila al "news feed" en Facebook.
  • "Ripples" (ondetoj) estas videbligilo kiu permesas al uzantoj malantaŭludi publikajn kundividojn (play back public shares) kaj konversaciojn.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Facebook's Newest Challenger: Google Plus. Alirita 1a de Julio 2011.
  2. (angla) Shaer, Matthew, "Looking for a Google+ invite? Either get comfortable - or get crafty". Christian Science Monitor, la 30-an de junio 2011.
  3. Official Google+ Website. Alirita 1a de Julio 2011.
  4. Cain Miller, Claire. Another Try by Google to Take On Facebook. The New York Times. The New York Times Company (28a de Junio 2011). Alirita 2011-08-04.
  5. Goldman, David. Google+ grows to 10 million users. CNNMoney. Cable News Network (14a de Julio 2011). Alirita 4a de Aŭgusto 2011.
  6. Musil, Steven. Google+ hits 20 million mark in three weeks. cnet News. CBS (21a de Julio 2011). Alirita 4a de Augusto 2011.
  7. Tsotsis, Alexia. Google+ Now The Top Free App In The Apple App Store. TechCrunch (20a de Julio 2011). Alirita 4a de Aŭgusto 2011.
  8. Ben Smith (8 Oktobro 2018). Project Strobe: Protecting your data, improving our third-party APIs, and sunsetting consumer Google+. Google. Alirita 9 Oktobro 2018.
  9. M.G. Siegler (28a de Junio 2011). Google+ Project: It’s Social, It’s Bold, It’s Fun, And It Looks Good — Now For The Hard Part. TechCrunch. Alirita 1a de Julio 2011.
  10. Vic Gundotra (27a de Oktobro 2011). Google+: Popular posts, eye-catching analytics, photo fun and.... Google. Alirita 30a de Oktobro 2011.