La tradukilo gajnis internacian konkurson pri ila tradukado nelonge post sia komenco je la printempo de 2006. Tamen ĝi ankoraŭ havas limigojn. Ĝiaj algoritmoj bazatas sur statistika analizo; do ĝi ne tradukas laŭ gramatikaj reguloj. Tial tradukita teksto povas havi sensencaĵon aŭ evidentajn erarojn. Foje la ilo eĉ maligas la signifon de frazoj, precipe en lingvoj havantaj deklinaciojn.
Krom kutima tradukado, Google-Tradukilo ankaŭ kapablas transliterumi tekstojn skribatajn en la latina, cirila, araba, aŭ nagaria alfabetoj.
Karakterizoj kaj limigoj
La Google-Tradukilo, samkiel aliaj aŭtomataj tradukiloj, havas limigojn. Kvankam la legantoj povas kompreni la ĝeneralan enhavon de tradukita teksto, la tradukaĵoj ne ĉiam estas ĝustaj. Kelkaj lingvoj donas pli bonan rezulton ol aliaj. La kvalito de la tradukilo pliboniĝas kiam la longeco de la teksto tradukota estas malgranda, tio estas pli evidenta en la traduko de ĉina lingvo al la angla.[2]
La esplorteamo de Google disvolvigis statistikan traduksistemon kiu nuntempe inkluzivas voĉtradukadon por ke homoj kun limigita vidkapablo havu aliron al la informo en ajna lingvo.
Per la tradukilo, la tekstoj skribitaj per greka, nagaria, cirila , araba kaj ĉina skriboj povas esti literumitaj aŭtomate laŭ la fonetikaj ekvivalentoj en la latina alfabeto.
Meze de novembro2009, Google-Tradukilo ŝanĝis sian aspekton. La tradukil-formularo ankaŭ ŝanĝis sian aspekton kaj situon. Oni aldonis pli rapidajn funkciojn per kiu la vortoj tradukiĝas silabon post silabo dumtajpe.
Meze de 2010 oni aldonis la eblecon aŭskulti ajnan vorton, frazon aŭ tekston en ajna lingvo.
En februaro 2012 estis aldonita la tradukado el kaj al Esperanto, la unua planlingvo en la tradukilo [1]
La β-etapo finis. Oni povis vidi la transliterumon de ĉina, japana, korea, rusa, ukraina, belorusa, bulgara, greka, hinda kaj siama; aŭ tajpi la transliterumon de araba, persa kaj hinda, kaj dume vidi la tajpitan eltiraĵon je la normala skribsistemo. Parolsintezo: oni povis aŭskulti anglan, italian, francan kaj germanan tekston.