Saltu al enhavo

Goraontala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goraontala lingvo
lingvo • moderna lingvo
gorontalo-mongondoa lingvaro • gorontala lingvaro
Parolantoj 1 000 000
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 gor
  Glottolog goro1259
Angla nomo Gorontalo
Franca nomo gorontalo
vdr

La goraontala lingvo - sialingve Bahasa Hulontalo - el la malajopolinezia lingvaro paroliĝas en Indonezio, plejparte en la insulo en indonezia nomata Sulawesi, en Esperanto tradicie nomata Celebeso[1], vorto kiu en la 1970-aj jaroj malpopulariĝis pro memorigo pri la kolonia epoko, tial estas novaj esperantaj proponoj Sulaŭesio[2], sed ankaŭ Sulaveso[3] kaj Sulavesio[4]. Ĝi estas parolata per miliono da homoj, konsiderante la datumojn de la Indonezia censo de 2000 - citita kaj konfirmita en la retejo kaj presita lingvoraporto de la organizaĵo Ethnologue (18-a eldono de 2015). La lingvo estas inter tiuj kiuj havas propran projekton en Vikipedio (la unua nombro en la sekva listeto indikas, kiun rangon la saraiklingva vikipedio havas, ordigite laŭ nombroj de artikoloj, la lasta indiko ĝuste montras tiun nombron en tiu projekto, kalkulata laŭ la stato de hodiaŭ):

# Kodo Lingvo propralingve Artikolnombro
149 gor Goraontala Bahasa Hulontalo 14 826

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Celebeso en PIV 2020 ĉe vortaro.net, ankaŭ jam en PIV 1970, p. 137
  2. Sulaŭesio en PIV 2020 ĉe vortaro.net, en PIV 1970 ankoraŭ ne, sed jam en PIV 2002, p. 1097, kaj en PIV 2005 same
  3. 3 trafoj "Sulaveso" el "Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010" en la tekstaro de Esperanto rete
  4. ekzemple en raporto de Amri Wandel pri la insulo en la revuo Esperanto 2025