Gorkij filmstudio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorkij filmstudio
Центральная киностудия детских и юношеских фильмов им. М. Горького
kina firmao • filmkompanio vd
Dum 1915 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Soyusdetfilm
Jura formo open joint-stock company
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
Agokampo filmotelevida serio
filiaj kompanioj Centrnauchfilm • Lennauchfilm • NIKFI vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Gorkij filmstudio (ruse Киностудия им. Горького) estas unu el plej malnovaj kaj plej grandaj filmoproduktejoj de Rusio.

En 1915 negocisto Miĥail Trofimov fondis kinofabrikon “RUSJ” (Rusio) en Moskvo, kiu estis bazo por la studio.

Ekde 1924 ĝi nomiĝis “MeĵRabPom-Rusj”. Ekde 1928 – “MeĵRabPomFilm”. Ekde 1936 la kinofabriko nomiĝis “SojuzDetFilm” kaj prefere produktis filmojn por infanaro.

En 1948 pro filmado de multaj verkoj de la fama rusa verkisto Maksim Gorkij ĝi prenis lian nomon.

Tie en 1931 oni kreis la unuan sovetian sonan filmon “Путёвка в жизнь” (Vivodona Atesto). La unua muzika filmo "Гармонь" “(Harmoniko) ankaŭ aperis tie en 1934. La unuan kolorigitan sovetian filmon "Груня Корнакова" (Grunjo Kornakova) oni aperigis tie en 1936. Ekzemplo de sukcesa internacia projekto estis la porinfana filmo Mio, mia Mio (1987) surbaze de romano de Astrid Lindgren, malfacile majstrebla kunproduktado inter Svedio, Norvegio kaj Sovetunio kun altrangaj aktoroj ankaŭ el anglalingvaj landoj, por kiu en Sovetunio la filmstudio kunlaboris kun la organizaĵo Sovinfilm.

Gorkij filmstudio produktis pli ol 1000 filmojn, 60 el ili gajnis tre prestiĝajn internaciajn premiojn. Famaj rusiaj geaktoroj dublis (interpretis) monologojn de multaj eksterlandaj filmoj tie. Dum multejara konkurado kun TV la studio ne tro prosperas lastatempe. Konstruaĵoj de Gorkij filmstudio najbaras kun VGIK situanta en Ostankino (distrikto) de Moskvo. Ambaŭ objektoj kunlaboras en produktado de filmoj kaj instruado de studentoj multjare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]