Gorkija Aŭtomobila Uzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorkija Aŭtomobila Uzino
aŭtomobilo-faranta firmao • fabrikisto de komercaj veturiloj vd
Dum 1-a de januaro 1932 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Supreme Soviet of the National Economy • Ford Motor Company vd
Sidejo Niĵnij Novgorod
Lando Rusio
Agokampo kamiono • persona aŭto • aŭtomobilobuseto
Posedata de Oleg Deripaska vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Gorkija Aŭtomobila Uzino (ruse Горьковский автомобильный завод, mallonge — GAZ (ruse ГАЗ); estis fondita en 1932 en urbo Niĵnij Novgorod, Rusio kaj produktis komence laŭ licenco de Ford A-signajn personaŭtojn kaj AA-signajn ŝarĝaŭtojn. Henry Ford en 1929 subskribis interkonsenton pri aŭtomobilindustria kunlaboro kun V. Meĵluk, prezidanto de Supera Soveto de Sovetunio.

GAZ estas unu el la ĉefaj aŭtokonstruaj uzinoj de Rusio. Dum la Dua mondmilito la uzino produktis por la armeo veturilojn kaj tankojn.

GAZ produktas grandan sortimenton de pasaĝer- kaj ŝarĝ-aŭtoj:

  • kamionoj por agrikulturo
  • fortikaj plentrakciaj armeaj kamionoj
  • etaj ŝarĝaŭtoj
  • mezklasaj pasaĝeraj aŭtoj (la plej konata estas "Volga").

La uzino eksportas siajn produktojn en pli ol 30 landojn. Tradicia eksporta merkato estas Orient-Eŭropaj landoj, Sud-Orienta Azio, Suda Ameriko, Proksima Oriento, Afriko kaj landoj de eks-Sovetio.

GAZ havas certigilon pri konformado de kvalit-sistemo al naciaj kaj internaciaj normoj ISO 9001:2000 alproprigitaj de ekspertizistoj de «TUV Management Service GmbH» (Germanio).

Ekde 2007, la firmao ne plu produktos la aŭtomobilon "Volga" nur malgrandajn ŝarĝaŭtojn kaj aŭtobusojn.

Sinsekvo de pasaĝeraj aŭtoj de GAZ:

  • 1946: GAZ M20, "Pobeda"
  • 1956: "Volga" (2,22 milionoj produktitaj entute)
  • "Ĉajka": produktita post usona Packard Carabienne (GAZ 13). Oni produktis el ĝi 3200 ekzempleroj inter 1959-1981.

En 1995 GAZ jam produktis la 15-milionan aŭtomobilon.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]