Gorze
| Gorze | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Historia regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Metz | ||
| Kantono | Les Coteaux de Moselle | ||
| INSEE kodo | 57254 [+] | ||
| Poŝtkodo | 57680 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 120 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 3′ N, 6° 0′ O (mapo)49.0538888888895.9988888888889Koordinatoj: 49° 3′ N, 6° 0′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 192 m [+] | ||
| Areo | 17,94 km² (1 794 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Gorze estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Moselle - prononco [moZEL], nomata laŭ la france samnoma rivero Mozelo - en la historia kaj kultura regiono Loreno[1] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 120 loĝantoj sur areo de 17,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 62 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Metz ([mɛs], esperante Messo)[2] kaj al la kantono Les Coteaux de Moselle ("bordoj de la rivero Mozelo").
Historio tute koncize
[redakti | redakti fonton]En la 1-a jarcento Metz estis floranta provinca romia urbo. En tiu jarcento la romia armeo konkeris la regionon de Gorze, por povi konstrui akvedukton de 22 km de Gorze al Metz, por sekurigi la akvoprovizon de la urbo. Ekde la 6-a jarcento la regiono estis loĝata de la ĝermanaj frankoj, regis la Pipinidoj ekde komence de la 7-a jarcento Kaj poste la karolidoj, Kaj en 749 en Gorze fondiĝis vasta abatejo de la benediktanoj, al kiu apartenis la tuta ĉirkaŭa teritorio. En 1559 la reĝo de Francio nomis la abatejon landon "aliancano de Francio", unua signo de posta konkero, en 1572 la abatejo kaj ties lando sekulariĝis, kaj en 1661 la franca reĝlando simple enprenis la landon al la imperiisma reĝlando, kiu daŭre penis ampleksigi siajn limojn kaj konkeri najbarojn.
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]
La teritorio dividas limojn kun la najbaraj komunumoj Arnaville, Bayonville-sur-Mad, Chambley-Bussières, Onville, Vandelainville, Ancy-Dornot, Ars-sur-Moselle, Novéant-sur-Moselle, Rezonville-Vionville, Rezonville kaj Vionville.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Loreno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ artikolo en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono 1970 p. 687 ĝis eldono 2020, reta versio - en la artikolo Metz listiĝas pliaj referencoj




