Saltu al enhavo

Gotard Sobański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotard Sobański
Portreto fare de Miĥail Nazimov, 1837.
Portreto fare de Miĥail Nazimov, 1837.
Persona informo
Naskiĝo post 1791
en Obudowka, Podolio, Pollando
Morto la 29-an de[jul.]/ 10-an de aŭgusto 1841[greg.]
en Jalutorovsko, Tobolska gubernio, la Rusia imperio
Mortokialo Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Memor-Spirita Komplekso (Jalutorovsko)
Etno polo
Ŝtataneco la Rusia imperio
Klereco Liceo de Krzemieniec
Familio
Patro Michal Sobanski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Religia konfesio romkatoliko
vdr

Gotard Sobański (post 1791, Obudowka, Podolio, Pollando — la 29-an de[jul.]/ 10-an de aŭgusto 1841[greg.], Jalutorovsko, Tobolska gubernio, la Rusia imperio) estis pola nobelo, bienulo, partopreninto de la Novembra ribelo, ekzilita pro tio al Siberio, kie li estis murdita de rabistoj. Li estis amiko de decembristoj, ekzilitaj al Jalutorovsko (Tobolska gubernio), kie li loĝis.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gotard Sobański apartenis al klano Junoszapl kaj estis filo de Michał Sobański (1755 — la 14-an de aprilo 1832) kaj Wiktoria (nask. Orłowska de Lubicz; la 23-an de decembro 1772 — la 29-an de julio 1858). Li havis fraton Oktawian (naskiĝis ĉirkaŭ 1800, mortis kiel bebo) kaj Ludwik Andrzej Mateusz (la 31-an de oktobro 1791 — la 16-an de aŭgusto 1837) kaj fratinojn Michalina (post edziniĝo Giżycka; 1789 — la 30-an de junio 1874), Antonina (post edziniĝo Moszczeńska; 1796—1864), Idalia Adelajda (la 11-an de majo 1808 — la 27-an de decembro 1891; ofte erare konsiderata lia edzino)[1].

Li finis liceon en Kremeneco, inter liaj liceaj amikoj estis poeto Franciszek Kowalskipl. En Vieno li lernis ludi pianegon ĉe Carl Czerny. Li ankaŭ studis en Edinburgo, kie kune kun aliaj poloj li donacis polajn librojn al biblioteko. Poste li servis kiel sekretario de guberniestro kaj ĉambelano de juĝejo. En 1826 dum restado en Moskvo li interkonatiĝis kun Adam Mickiewicz[2], kiu petis lin ilustri lian poemon "Konrad Wallenrod"pl[3]. La 10-an de septembro 1827 Adam Mickiewicz sendis de Moskvo leteron al Gotard Sobański en Sankt-Peterburgo, el kiu videblas iliaj daŭraj kontaktoj:

Citaĵo
 Przytnij moje podziękowania, szanowny Gotardzie, za przysłane książki Fredrą; wielką sprawiłeś mi przyjemność. Posyłam ci nawzajem tymczasem egzemplarz Sonetów; dawniej byłbym to uczynił, gdybym wiedział pewniej miejsce twego pobytu.
Będę zawsze wdzięczen za przychylność, jaką bratu mojemu okazywałeś. Bawi on teraz w Moskwie i zasyła tobie ukłony.
Słyszałem, że masz zamiar zająć się winietką do Wallenroda. Zwlekałem dotąd przysłanie modelu kostiumów, chcąc je tu dostać; spodziewam się, iż w Petersburgu większa będzie łatwość. Trzeba wyszukać kroniki Duisburga; Polewoj mnie to przyrzeka. 
  Akceptu mian dankemon, kara Gotard, pro senditaj libroj de Fredro; vi donis al mi grandan plezuron. Dume mi sendas al vi kopion de "La Sonetoj"; mi farus tion pli frue se mi precize konus vian situon.
Mi ĉiam estos dankema al vi pro la bonkoro, kiun vi montris al mia frato. Nun li estas en Moskvo kaj sendas saluton al vi.
Mi aŭdis ke vi planas fari desegnaĵojn por Wallenrod. Mi prokrastis sendon de la modelo de la kostumo ĝis nun, dezirante alporti ilin ĉi tien; mi pensas ke en Sankt-Peterburgo estos pli simple. Necesos serĉi kronikon de Dusburgo; Polevoj[4] promesas tion al mi. 
— Adam Mickiewicz, Letero al Gotard Sobański, la 10-a de septembro 1827[5]

Cetere eble ili interkonatiĝis ne en Moskvo, sed aliloke. Pola literaturhistoriisto Piotr Chmielowski en sia biografio de la poeto "Adam Mickewicz: zarys biograficzno-literacki" nomas Gotard "Odesa konato" de Adam Mickiewicz[6].

Li korespondis ankaŭ kun pola poeto Onufry Pietraszkiewicz, kiu partoprenis la Novembran ribelon, estis ekzilita al Siberio kaj loĝis en Tobolsko de 1832 ĝis 1860[7].

Konspira agado

[redakti | redakti fonton]

Gotard aliĝis al pola konspira movado, evidente sub influo de sia frato Ludwik Sobański, kiu estis membro de la Societo de Veraj Poloj (pole Towarzystwo Prawdziwych Polaków), fondita en Varsovio en 1814—1815. En 1819 Ludwik iĝis membro de la framasona loĝio Bouclier du Nordpl. La 1-an de majo 1821 dum kunveno okazinta apud Varsovio li estis inter la kunfondintoj de la Patriota Societo kaj estis nomumita prezidanto de ties filio en Volinio. Baldaŭ li iĝis estro de ĉiuj filioj en orientaj regionoj. En 1826 li estis arestita surbaze de atestoj de arestitaj decembristoj, menciintaj lin dum rakonti pri intertraktoj de polaj konspiruloj kun la decembrista Suda Societo, kaj ankaŭ surbaze de atestoj de Antoni Jabłonowski. En 1827 Ludwik estis arestita kaj dum pridemandadoj rakontis pri multaj personoj. Li pasigis 3 jarojn en la Neva kurtino de la Petropaŭla fortikaĵo kaj en malliberejo en Varsovio, kaj estis liberigita en 1829 pro mabona sanstato[8].

Gotard eble estis ligita al la Patriota Societopl (rusia historiisto Sergej Fil kontestas tion)[9] kaj sciis pri ties intertraktoj kun decembristoj. Sergej Fil skribas ke el Varsovio Gotard Sobański estis sendita al Sankt-Peterburgo por esti pridemandita vizaĝ-al-vizaĝe kun decembristoj, kie la 24-an de septembro 1827 li estis metita je la ĉelo N 5 de la Nikolaa kurtino de la Petropaŭla fortikaĵo, poste laŭ postulo de enketistoj li estis sendita al Varsovio, poste revenis al la Petropaŭla fortikaĵo (ĉelo N 6, poste N 5 de la Nikolaa kurtino) ĝis la 1-a de julio 1828, kiam li estis translokita al la ĉelo N 5 de la Zotov-bastiono[9]. Tamen pola historiisto Mikołaj Malinowski en sia letero al pola historiisto Joachim Lelewel, verkita la 28-an de septembro 1827 en Sankt-Peterburgo, skribas ke en la urbo estas "multe da junaj poloj, edukitaj kaj noblaj, kun kiuj afablas pasigi la tempon en kamarada rondo" kaj diras ke "iuj el ili laboras, nome: Gotard Sobański — pri tradukado de la historio de Waga[10] al la angla lingvo". Do evidente en tiu tempo Sobański loĝis en Sankt-Peterburgo, sed estis libera. En la sama tempo li havis korespondadon kun Adam Mickiewicz, el kiu ankaŭ videblas ke en septembro 1827 Gotard estis libera[5].

En 1827 subaĉetita majoro el gardistaro (ruse отъ-воротъ-майор) Bogdanov aranĝis korespondadon de Ludwik Sobański kaj grafo Piotr Stanisław Moszyński kun Gotard Sobański, tiutempe loĝinta en Sankt-Peterburgo, kaj bienulo Piniński el Volinio. La majoro estis pro tio juĝita[11].

Fine li estis pardonita de la imperiestro Nikolao la 1-a[2].

Antaŭ la Novembra ribelo Ludwik estis anticipe arestita por preventi lian partoprenon kaj la 5-an de januaro 1831 sendita al Permo, kien li venis la 9-an de januaro 1831. La edzino Róża (Rozalia) sekvis lin. Li aktive komunikadis kun partoprenintoj de la ribelo, do la aŭtoritatoj eĉ konsideris lian eventualan translokon. En 1833 li ricevis permeson reveni al Pollando. La 16-an de aŭgusto 1837 li mortis en Varsovio kaj en 1858 lia filo Feliks translokis liajn restaĵojn al la familia tombejo en Obudowka[8].

Gotard Sobański partoprenis la ribelon subestre de generalo Benedykt Kołyszko, en kozaka kavaleria taĉmento de Wacław Seweryn Rzewuski kie li servis kiel ordinara soldato[12]. Post la batalo ĉe Daszówpl, malgajnita la 14-an de majo 1831, la ribeluloj retiriĝis al vilaĝo Ilińcepl kaj Gotard fuĝis vestita kiel kamparano por aliĝi al ili. Sed li perdis la vojon en arbaro kaj apud vilaĝo Stary Żywotówpl estis kaptita de kamparanoj, kiuj eskortis lin al ties bienulino Marcjanna Krasuska de la klano Jakubowski. Li jen petis ŝin, jen minacis, tamen ŝi fordonis lin al loka polico[13]. Kiel recidivulo, ne aprezinta caran kompatemon, la 30-an de julio 1831 li estis kondamnita al 5-jara malliberigo en fortikaĵo kun sekvonta ekzilo al Siberio, senigo de la nobelaj rajtoj kaj konfiskado de la posedaĵoj[14][2][15][16]. Oni diris ke en la fortikaĵo Gotard eksuferis je "kvieta, sed morna frenezo"[17][13]. Pola historiisto Franciszek Rawita-Gawroński skribis, ke la registaro konfiskis ĉe Gotard 3 900 dependajn kamparanojn[18].

Post pasigi 5 jarojn en la Kremlo de Kazano, li estis sendita kiel ekzilito al Jalutorovsko (Tobolska gubernio). Lin prizorgis Róża (Rozalia) Sobańska (la 8-an de septembro 1799 — la 10-an de decembro 1880), edzino de lia frato Ludwik. Ŝi multe prizorgis la polajn ekzilitojn, kiuj eĉ nomis ŝin Rozo de Siberio[9]. Danke al mono, sendata de la patrino, Gotard havis en Jalutorovsko propran domon, servistaron kaj bonstaton. Li ne havis edzinon[2]. Miĥail Znamenskij asertas ke la domo de Sobański estis eta, havis 4 fenestrojn kaj troviĝis preskaŭ en la fino de granda, longa kaj larĝa strato[19], apud knabina lernejo, aperinta post lia morto. Li aldonas ke la domo estis konstruita delonge kaj ĝia unua posedanto venenis sin. Sobański estis la dua posedanto kaj la tria estis Stefan Znamenskij, la patro de la memoraĵisto[20].

La plej detalajn informojn pri la vivo de Gotard Sobański en Jalutorovsko lasis en siaj siaj beletraj rememoroj "Malaperintaj homoj" Miĥail Znamenskij, kiu transloĝiĝis tien kun siaj gepatroj fine de 1839, kiam li aĝis 6 jarojn. Lia patro Stefan Znamenskij estis proksima amiko de decembristoj, al kies rondo proksimis ankaŭ Sobański. Miĥail Znamenskij erare nomas lin "grafo" (tiun ĉi titolon havis alia branĉo de la Sobański-familio) kaj prezentas sub kromnomo Kabanskij (ruse Кабаньский), modifinte lian familinomon same kiel tiujn de la aliaj personoj. Li skribis ke Sobański arde amegis sian patrinon kaj sopiregis reveni al ŝi. Origine li malamegis la rusojn, sed en Jalutorovsko li interkonatiĝis kun la ekzilitaj decembristoj kaj poiomete iĝis ilia amiko, ne plu malamanta la rusan popolon. La memoraĵisto priskribis lin kiel homon sur kies vizaĝo videblis eltenitaj de li suferoj kaj travivaĵoj, kaŭzintaj paranojan timon de murdo kaj eventuale psikan perturbon[21].

Citaĵo
 Небесследно прошла для него жизнь: не один седой волос серебрил его виски, не одна глубокая морщина лежала на невысоком его лбу, и в красивых глазах его было выражение, могущее заставить задумать опытного психиатра. Тревожные годы оставили ему нетронутой только его громадную силу: его железная палка не всякому была под силу, и с ней он не разлучался даже ложась спать, так как расстроенное воображение его представляло ему разные покушения на его жизнь.   Ne senspure pasis al li la vivo: pluraj grizaj haroj arĝentis sur liaj tempioj, pluraj profundaj haŭtsulkoj kuŝis sur lia nealta frunto, kaj en la belaj okuloj liaj estis esprimo, kapabla pensigi spertan psikiatron. Malkvietaj jaroj lasis al li netuŝita nur lian grandegan forton: lia fera bastono estis manipulebla de ne multaj, kaj kun ĝi li ne disiĝis eĉ enlitiĝante, ĉar lia perturbita imago kreis por li diversajn atencojn kontraŭ lia vivo. 
— Miĥail Znamenskij, "Malaperintaj homoj"[21]

Znamenskij asertas ke Sobański timis esti venenita. Ofte post ricevi petitan glason da akvo en ies domo, li suspekteme rigardis ĝin kaj fine elverŝis tra fenestro por plenigi ĝin denove, sed jam memstare[22].

En Jalutorovsko Sobański loĝis en propra domo, sin okupante per floroj, tornilo, la Biblio kaj la pianego[21]. Znamenskij asertas ke ludante la pianegon li improvizis arte kaj kantis. Li partoprenis vesperojn en la domo de Ivan Puŝĉin, kie li ludis pianegon kaj ŝakon[23], kion la memoraĵisto bildigis en unu el siaj desegnaĵoj. Kiam la decembristoj preparis malfermon de la knaba lernejo, Sobański kontribuis farante rakojn por infanaj peltoj kaj ĉapoj[24]. Li ĉiam estis vestita nigre. En lia korto kreskis grandaj tilioj, sub kies branĉoj li pasigis tempon kun gastoj[25]. La ĝardeno enhavis ankaŭ aleojn de akacioj kaj padusoj, abundis ruĝaj riboj[22]. Li ŝatis rakonti pri siaj eksterlandaj vojaĝoj. Li parolis ruse, sed foje stumblis serĉante mense rusajn vortojn[26].

Aleksandr Semjonov (ĉirkaŭ 1828 — ĉirkaŭ 1915), laborinta kiel asistanto de poŝtestro en Jalutorovsko en la 1840-aj kaj la 1850-aj jaroj tiel priskribas la murdon de Gotard Sobański[27].

La 9-an de aŭgusto 1841 Sobański gastis ĉe loka negocisto Nikolaj Jakovleviĉ Balakŝin kaj revenis hejmen je la 2-a nokte, dirinte al koĉero ke tiu estas libera kaj povas iri al servistejo. Matene oni trovis lin murdita per kelkaj batoj de tranĉilo kontraŭ la kolo. Sobański kuŝis falinte vizaĝen sur preĝlibron kiun li tenis en la manoj malfermitan je mortopreĝo. Lia sango ŝprucis sur muron, kreinte grandan makulon, la tuta ĉambro, la mebloj kaj la muroj estis sangokovritaj. La kestegoj kaj ŝrankoj estis rompe malfermitaj, mono kaj valoraĵoj malaperis[27].

Unue oni suspektis la koĉeron kaj malliberigis lin, laŭdire eĉ turmentis, sed poste oni suspektis malaperintan kuiriston kaj aranĝis grandan serĉadon tra la regiono. Post proksimume du semajnoj apud Tjumeno estis kaptitaj 3 vagabondoj — la kuiristo kaj du liaj kamaradoj, unu el kiuj baldaŭ konfesis ĉion. La murdon iniciatis la kuiristo, servinta ĉe Sobański 3 jarojn. Kiam la polo revenis hejmen, ili jam atendis lin tie kaj kaptis. Li petegis ne murdi lin, fordonis la tutan monon kaj la valoraĵojn, kaj promesis ne denunci ilin. La du vagabondoj kompatis lin, do proponis ligi lin, meti al la kelo kaj fuĝi, argumentinte ke iel aŭ tiel ili estos la ĉefaj suspektatoj, do ankaŭ serĉatoj, sed almenaŭ pro la rabo, ne murdo. Sed la kuiristo insistis mortigi lin. Sobański petis almenaŭ ebligi al li morti kiel deca kristano, do li surgenuiĝis, legis por si mortopreĝon kaj poste la kuiristo batis lian kolon per tranĉilo[27].

La murdo indignigis la urbanojn kaj la aŭtoritatojn, do oni devis speciale forte gardi la kuiriston de la kolerintaj lokanoj. La murdistoj estis kondamnitaj al skurĝado kaj eternaj punlaboroj. De Tjumeno venis fama ekzekutisto, kiun la aŭtoritatoj petis skurĝi la krimulojn ĝismorte kion li laŭdire povus fari per du batoj. Semjonov priskribas lin kiel altan viron kun larĝaj ŝultroj, razita barbo, longaj lipharoj kaj krispa hararo. Li estis vestita je ruĝa ĉemizo kaj vasta pluŝa ŝarovaro kaj marŝis laŭ podio (ruse кобыла, do ĉevalino) ludeme svingante dikan skurĝon dum ekzekutistoj de Jalutorovsko kaj Tobolsko observis lin de flanke. Semjonov agnoskas ke li ne eltenis la spektaklon, sed oni diris al li ke la ekzekutisto vere mortigis la kuiriston. La decembristoj kelkfoje kunvenis por priparoli la aferon kaj bedaŭris la morton de sia amiko, kiu deprimigis ilin[27].

Eustachy Iwanowski rakontas iom alian version. Li diras ke la murdistoj penetris la domon tra fenestroj, ĉar Gotard forgesis fermi la ŝutrojn, kaj kaptis lin dormanta en lito. Se ili venus unu horon pli malfrue, li jam vekiĝus kaj ili ne povus kapti lin subite en lito. Li konfirmas ke la polo larme petegis ilin ne murdi lin, sed vane. Matene je la 9-a la kuiristo sidis apud la domo, klarigante ke li ne povas eniri, ĉar la pordoj estas fermitaj. Venis guberniestro Miĥail Ladiĵenskij kaj ĝendarmo Ogarjov el Tobolsko kaj, aplikinte severajn turmentojn, ili ricevis konfeson de la arestitaj servistoj. Alia pola ekzilito, Marchocki, informis pri la tragedio Róża (Rozalia) Sobańska. La decembristoj faris ĉion eblan por helpi al lia sepulto[28].

La plej detalan version prezentas Miĥail Znamenskij en siaj beletraj rememoroj "Malaperintaj homoj". Li skribis ke nelonge antaŭ la murdo Sobański dungis vidvinon kaj ŝian filon-adoleskanton Ivan Burlakov (kutime li modifis la nomojn) el apudurba vilaĝeto Karnauŝka (evidente temas pri Borouŝka, nun parto de la urbo). La vidvino iĝis kuiristino por servistaro, la knabo estis hejma laboristo[29]. Ilin ekde komence malŝatis la kuiristo Klementij Trofimoviĉ (eble modifita nomo), ĉiam pompe vestita kaj aplomba[25].

Vesperon antaŭ la murdo Sobański gastigis decembristojn kaj rakontis al ili, ke venis letero de lia frato, sciiginta ke ekzilitaj poloj rajtos reveni hejmen kaj oni promesis al lia patrino ke ankaŭ li ne estos forgesita. Li ĝoje rakontis ke post reveni al Pollando kaj viziti la tombojn de la prauloj, li prenos la patrinon kaj vojaĝos al Svislando, kie li havas kastelon en Koburgo (li nomas sin grafo de Koburgo), ĉar la Aŭgsburga familio estis en feŭda dependeco de la Sobański-familio. Li ĝoje ludis la pianegon kaj kantis, sed sekvan matenon estis trovita en sia lito kun fortranĉita kapo[30].

Enketistoj tuj arestis Ivan Burlakov, torturis lin, postulinte agnoski sin kulpa kaj li faris tion, false akuzinte ankaŭ du fratojn el sia vilaĝo, kiuj plurfoje vizitis la polon, inkluzive vesperon antaŭ lia murdo. Li diris ke li kaj pli juna frato el tiuj du tenis la viktimon ĉe la manoj kaj piedoj dum la pli aĝa frato fortranĉis la kapon. La kuiristo, al kiu oni en la tago de la murdo ŝmiris la pordegon per gudro, aludante al lia edza malfideleco, estis nesuspektata. Sed post ioma tempo al loka drinkejo, situinta apud la Kandelfesta katedralo, venis alkoholulo kaj provis kaŭcii verdajn pugnogantojn por aĉeti drinkaĵojn, sed iu el vizitantoj diris ke tio estas la gantoj de Sobański. La ebriulo agnoskis ke la murdon faris li kaj lia amiko. Je la tago kiam Ivan Burlakov oficiale iĝis plenkreskulo, en la Sobański-ĝardeno okazis ekzekuto de la kulpuloj, lokita tie ĉar puni ilin kontraŭ la domo de Stefan Znamenskij la ekzekutistoj trovis malkonvena pro estimo al la pastro. La gapuloj observis la ekzekuton trans barilo. Inter la punitoj estis ankaŭ Ivan kiel falsa akuzinto. La ekzekutisto ne ricevis de li ŝmirmonon, do batis lin speciale forte. La duonmorta junulo estis transportita al hospitalo kaj poste ekzilita al punlaboro en fabrikoj. Iuj diris ke lia patrino freneziĝis, sed tion Znamenskij ne povis konfirmi[31].

Tiu ĉi historio, verŝajne kreita surbaze de rakontoj de plenkreskuloj kaj nebulaj rememoroj de la tiutempe 6-jara aŭtoro, en pluraj detaloj diferencas de la versio, prezentita de la decembristo Ivan Jakuŝkin en ties letero al Ivan Puŝĉin, verkita fine de aŭgusto 1841[32].

Li skribis ke kiam Belinskij estis veturinta tra Jalutorovsko, Sobański seninvite venis al Matvej Muravjov-Apostol, alportinte al li magazinojn kaj ekde tiam restariĝis ilia amikeca komunikado, evidente rompita pro iu kverelo. La 30-an de junio[jul.]/ 12-an de julio 1841[greg.], dimanĉe, post liturgio Muravjov-Apostol vizitis lin kaj trovis la polon en lito kaj tre mornan. Vesperon ili pasigis ĉe Ivan Mamontov, kie Sobański plu estis morna, sed tre tenera rilate Muravjov-Apostol, insiste admonis lin preni la edzinon kun si al Tobolsko, proponis tiucele sian kaleŝon ktp. Kelkfoje li estis jam foriranta, sed revenanta jam post eliri sur ŝtuparon, do definitive foriris nur post meznokto[33].

Sekvan tagon je la 7-a matene lia kuiristo venis al polico por raporti la murdon. Tio kaŭzis grandan ekscitiĝon, la tutan tagon venadis pluraj vizitantoj, scivolemaj vidi la murdolokon kaj la kadavron. Ĉiuj aĵoj, inkluzive la arĝentajn manĝilojn kaj eĉ vestojn kiujn la viktimo surhavis, estis ŝtelitaj. La polico ne sciante kion fari, arestis liajn koĉeron kaj kuiristinon, kiuj aĝis proksimume 18 jarojn, kaj du kamparanojn, vizitintajn la murditon antaŭtage. Nur vespere la decembristoj sukcesis akiri de la urbestro permeson lavi la kadavron kaj meti ĝin surtablen, kion helpis la kuiristo kaj lia edzino. Muravjov-Apostol aranĝis la sepulton kaj marde, do la 2-an de julio[jul.]/ 14-an de julio 1841[greg.], je la 6-a vespere okazis la entombigo kiun ĉeestis la decembristoj[34].

La guberniestro venis sabate, do la 6-an de julio[jul.]/ 18-an de julio 1841[greg.], post kio komenciĝis la efektiva enketado, kiun li gvidis persone pro kompleta malkapablo de loka polico. La guberniestro 6 horojn senĉese pridemandadis la koĉeron, lin helpis la ĉefpastro, kaj fine la junulo agnoskis sin kulpa, denuncinte kiel kompliculojn ankaŭ la du jam arestitajn kamparanojn kaj poste ankaŭ la kuiriston, kiu loĝis en Jalutorovsko jam pli ol 10 jarojn kaj estis konata kiel la homo kvieta kaj modera. Post kiam la guberniestro foriris, el Tobolsko venis ĝendarma majoro, dum pridemandado de la kuiristo oni aplikis la plej severajn rimedojn, sed li neis sian komplicecon[35].

Sed baldaŭ en Iŝima distrikto estis kaptita ebria drinkejisto (ruse целовальник), kiu surhavis surtuton de Sobański kaj rakontis ke li aĉetis ĝin en arbaro, kie oni tuj poste sukcesis kapti 3 virojn kaj virinon kun vestoj kaj aliaj aĵoj de la murdito, kvankam plejparto de la ŝtelitaĵoj malaperis senspure. En Jalutorovsko la kaptitoj tuj agnoskis ĉion kaj rakontis ke unu el ili pasintan vintron fuĝis el malliberejo en Kamiŝlovo, sed estis kaptita en Jalutorovska distrikto, longan tempon pasigis en arestejo de Jalutorovsko, estis sendita al Tjumeno sed fuĝis laŭvoje. Proksimume 3 semajnojn li kaj liaj kamaradoj loĝis en arbaro apud Jalutorovsko. Manĝaĵojn kaj vinon alportadis al ili bopatro de la kuiristo, eks-soldato laborinta kiel gardisto ĉe la paŝteja pordego[35].

Nokton antaŭ la murdo la koĉero lasis la Kamiŝlov-fuĝinton kaj la kuiriston eniri la domon de Sobański kaj kaŝis ilin apud dormejo de la mastro. Kiam Sobański revenis hejmen, la koĉero malfermis al li la pordegon, poste deĵoris apud fenestro rigardante kiel la polo legas enlite, kaj post vidi ke tiu endormiĝis li signis al la kompliculoj. Li asertis ke li proponis nur ligi la viktimon kaj ŝtopi lian buŝon, sed la kuiristo malakceptis tion kaj unubate tranĉis la kolon de la dormanta Sobański[35].

Maria Juŝnevskaja, edzino de decembristo Aleksej Juŝnevskij, skribis la 6-an de oktobro 1841 al Ivan Puŝĉin pri la murdo, menciinte ke ŝi eksciis tion de letero de Aleksandra Jentalceva. Ŝi indigne rimarkas:

Citaĵo
 [...] в Ялуторовске бедного Собанского извели, как здесь говорят сибиряки, — чудесный край, за 100 руб. ничего не значит убить человека и убивают прислуги.   [...] en Jalutorovsko oni la kompatindan Sobański neniigis, kiel ĉi tie diras siberianoj, — mirinda regiono, kontraŭ 100 rubloj nenion signifas murdi la homon kaj murdas servistoj. 
— Maria Juŝnevskaja, Letero al Ivan Puŝĉin, la 6-a de oktobro 1841[36]

Pola ĵurnalo "Dziennik Narodowy" raportis la 12-an de februaro 1842 pri la murdo de Sobański fare de lia servisto[37].

Foje oni indikas kiel mortodaton 1852, evidente ĉerpante ĝin el "Rememoroj de multaj jaroj" (pole Wspomnienia lat minionych) de Eustachy Iwanowski, kiu ĉi-foje konfuzis ne nur tiun ĉi daton, sed ankaŭ aliajn faktojn. Ekzemple la patrino de Gotard donacis por konstruado de la pola preĝejo en Tobolsko ne 20 mil, sed 1 mil rublojn kaj la preĝejo malfermiĝis jam en 1848[38].

Estas konataj du bildoj de Gotard Sobański.

Fine de aŭgusto — komence de septembro 1837 en Jalutorovsko troviĝis decembristo Miĥail Nazimov, veturinta kune kun 4 aliaj decembristoj de Kurgano al Kaŭkazio por militservi kaj tiel ricevi la imperiestran pardonon. Li faris ĝisŝultran portreton de Gotard Sobański[9].

En la 1850-aj pentristo Miĥail Znamenskij faris pentraĵon "Vespero ĉe M. I. Muravjov-Apostol", kie li bildigis interalie Gotard Sobański. La polo sidas ĉe tablo kaj ludas ŝakon kun Vasilij Tizengauzen. La pentristo vidis lin kiam li aĝis 6 ĝis 7 jarojn, pasis jardeko aŭ pli, tamen eblas rimarki specifajn detalojn, ekzemple ke la ekzelito estas sufiĉe alta kaj ludas uzante la maldekstran brakon[9].

Tombomonumento en la Memor-Spirita Komplekso. Jalutorovsko, 2023.

La patrino petis alian polan ekziliton, Marchocki, vendi la restintajn aĵojn de sia filo kaj uzi tiun ĉi monon por starigi monumenton al Gotard, kaj donaci mil rublojn por konstruado de pola preĝejo en Tobolsko. La reston de la mono ŝi petis disdoni inter la aliaj polaj ekzilitoj[39]. Tiel aperis la sola monumento al la polaj ribeluloj en Tjumena provinco. Oni trovis 400 rublojn kaŝitajn en la pianego kaj, aldoninte 600 rublojn senditajn de la patrino, oferis ilin por konstruado de la unua pola preĝejo en Tobolsko — tio estis la plej granda ofero el ĉiuj. La domon la patrino donacis al Matvej Muravjov-Apostol[9]. Feliks Sobański aldonis 200 rublojn por la monumento. La 23-an de oktobro 1857 katolika pastro konsekris ĝin farinte specialan diservon[40].

Sur la tombo aperis granda marmora monumento sur kiu estis skribite:

Citaĵo
 GOTARD
SOBAŃSKI
URODZONY w PODOLU
ŻYĆ PRZESTAŁ
Dnia 29 Lipca 1841 Roku
na SYBIRZE na WYGNANIU
I TU ZŁOŻONY
SPOCZYWA
Synowi porwanemu z ro-
dzinnej krainy,
z grona najczulszej matki i
dotkliwej rodziny
ten znak żalu i boleści
Nieszczęśliwa matka mieści. 
  Gotard
Sobański
naskiĝinta en Podolio
ĉesis vivi
la 29-an de julio 1841
en Siberio en ekzilo
kaj ĉi tien metita
li kuŝas.
Al la filo elŝirita el
la patrujo,
el rondo de la tenera patrino kaj
sentema familio,
tiun ĉi signon de tristeco kaj funebro
la malfeliĉa patrino starigas. 
— Wiktoria Sobański, Tombomonumento de Gotard Sobański [1841][9]

Okazis tri restaŭradoj de la monumento. En la 1960-aj jaroj la marmora plato estis dissplitigita, do en 1979 oni anstataŭigis ĝin per tiu gisfera kun koncizigita versio de la originala teksto: "GOTARD// SOBAŃSKI// URODZONY// w// PODOLU// ŻYĆ PRZESTAŁ// 29 lipca 1841 roku". La marmora piedestalo estis anstataŭigita per tiu brika. La marmora plato troviĝas en la Jalutorovska muzeo[9].

La 30-an de aŭgusto 1960 aperis ordono de la Konsilio de Ministroj de RSFSR N 1327 per kiu la tombo de Gotard Sobański[41] estis listigita inter la monumentoj de tutlanda signifo[42]. La 23-an de aŭgusto 1963 aperis ordono de la Konsilio de Ministroj de RSFSR N 3630-r per kiu la tombo de Gotard Sobański[43] estas transigita de listo de tutlande gravaj monumentoj al listo de loke gravaj monumentoj[44].

Biblioteko

[redakti | redakti fonton]

Libroj de Gotard Sobański troviĝas en la Vinica Provinca Scienca Biblioteko de K. A. Timirjazev, kie ili konsistigas apartan kolekton[45].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Michał Sobański h. Junosza (ID: psb.30661.6) (pole). M.J. Minakowska, Genealogia Potomków Sejmu Wielkiego. Arkivita el la originalo je 2011-11-10. Alirita 2025-03-11 .
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Wiktoria Śliwowska Gotard Sobański (pole). Arkivita el la originalo je 2024-08-23.
  3. Bandosz, Benjamin. (2023) Unreadable Spies: Identity, Media, and Modernism in the Work of Joseph Conrad (angle), p. 34. ISBN =.
  4. Evidente temas pri rusa verkisto, literaturkritikisto, ĵurnalisto kaj eldonisto Ksenofont Polevoj
  5. 5,0 5,1 (1899) Józef Kallenbach: Wybór listów Adama Mickiewicza (pole), p. 44. ISBN =.
  6. Chmielowski, Piotr. (1901) Adam Mickewicz : zarys biograficzno-literacki (pole), p. 350. ISBN =.
  7. Mańkowska, Helena. (1973) RĘKOPISY Z,ARCHIWUM FILOMATÓW". FRAGMENT INWENTARZA ZBIORÓW RĘKOPIŠMIENNYCH BIBLIOTEKI KATOLICKIEGO UNIWERSYTETU LUBELSKIEGO // Archiwa, Biblioteki i Muzea Kościelne, INWENTARZE I KATALOGI ZBIORÓW 26 (pole), p. 20. ISBN =.
  8. 8,0 8,1 Wiktoria Śliwowska Ludwik Sobański (pole). Arkivita el la originalo je 2017-01-20.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 Сергей Филь (2023-03-18) Польские повстанцы и члены конспиративных организаций в Ялуторовске во второй половине 1830-х — 1841 годах (ruse). VK. Alirita 2025-03-11 .
  10. Evidente temas pri "Historia książąt i królów polskich krótko zebrana..." (1767)
  11. 154) О бывшемъ въ С.Петербургской крѣпости отъ-воротъ-майорѣ, капитанѣ С.-Петербургскаго гарнизоннаго баталіона Богдановѣ, судимомъ за содѣйствіе переписки между содержащимися въ крѣпости по дѣлу о тайныхъ польскихъ обществахъ Людвигѣ Собанскомъ и графомъ Мошинскомъ съ проживавшемъ въ Петербургѣ камеръ-юнкеромъ Готардомъ Собанскимъ и волынскимъ помѣщикомъ Пининскимъ (л. 214 об.) // Опись дел Архива Государственного совета, Опись дел Архива Государственного совета : Дела Государственного совета и Государственной канцелярии с 1807 года по 1910 год, стр. 323 (ruse). la Nacia Elektronika Biblioteko. Arkivita el la originalo je 2025-03-14. Alirita 2025-03-14 .
  12. Kucera, Filip. (2016) Wacław „Emir” Rzewuski (1784-1831): podróżnik i żołnierz (pole), p. 286. ISBN =.
  13. 13,0 13,1 Dmytro Antoniuk (2021-05-25) Powstanie listopadowe na Podolu i Wołyniu. Część 2 (pole). Kurier Galicyjski. Arkivita el la originalo je 2022-08-15. Alirita 2025-03-13 .
  14. (1832) Spis imienny męczenników polskich. Zeszyt I obejmujący imiona oficerów i obywateli, którzy za udział w walce 1831 r. o narodową niepodległość, zesłani zostali w dalekie głębie moskiewskiego cesarstwa (pole), p. 12. ISBN =.
  15. (1833-04-27) “[Sen titolo]”, Gazeta Codzienna (pl) (466), p. 1–2. Alirita 2025-03-12.. 
  16. (1831-09-09) “Wiadomości Krajowe”, Kurier Litewski (pl) (110), p. 1. Alirita 2025-03-12.. 
  17. Kucera, Filip. (2016) Wacław „Emir” Rzewuski (1784-1831): podróżnik i żołnierz (pole), p. 300. ISBN =.
  18. Kucera, Filip. (2016) Wacław „Emir” Rzewuski (1784-1831): podróżnik i żołnierz (pole), p. 308. ISBN =.
  19. Eble temas pri la Juda strato, nun strato Svobodi.
  20. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 141—142, 159. ISBN = 5-88709-085-5.
  21. 21,0 21,1 21,2 (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 103. ISBN = 5-88709-085-5.
  22. 22,0 22,1 (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 142. ISBN = 5-88709-085-5.
  23. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 106, 135. ISBN = 5-88709-085-5.
  24. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 124. ISBN = 5-88709-085-5.
  25. 25,0 25,1 (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 131. ISBN = 5-88709-085-5.
  26. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 134. ISBN = 5-88709-085-5.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Семенов, А. С. (1913). “Убийство Собаньского”, Сибирский архив (ru) (12), p. 503–504. Alirita 2025-03-12.. 
  28. Iwanowski, Eustachy. (1882) Pamiątki polskie z różnych czasów (pole), p. 486–489. ISBN =.
  29. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 95. ISBN = 5-88709-085-5.
  30. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 131–135. ISBN = 5-88709-085-5.
  31. (1997) Исчезнувшие люди // Исторические окрестности Тобольска: Сочинения, Невидимые времена (ruse), p. 146–149. ISBN = 5-88709-085-5.
  32. (1955) М. К. Азадовский: Из переписки декабристов // Декабристы: Новые материалы, Труды Отдела рукописей/ М-во культуры РСФСР. Гос. ордена Ленина б-ка СССР им. В. И. Ленина (ruse), p. 277–279. ISBN =.
  33. (1955) М. К. Азадовский: Из переписки декабристов // Декабристы: Новые материалы, Труды Отдела рукописей/ М-во культуры РСФСР. Гос. ордена Ленина б-ка СССР им. В. И. Ленина (ruse), p. 277. ISBN =.
  34. (1955) М. К. Азадовский: Из переписки декабристов // Декабристы: Новые материалы, Труды Отдела рукописей/ М-во культуры РСФСР. Гос. ордена Ленина б-ка СССР им. В. И. Ленина (ruse), p. 277–278. ISBN =.
  35. 35,0 35,1 35,2 (1955) М. К. Азадовский: Из переписки декабристов // Декабристы: Новые материалы, Труды Отдела рукописей/ М-во культуры РСФСР. Гос. ордена Ленина б-ка СССР им. В. И. Ленина (ruse), p. 278. ISBN =.
  36. Зейфман, Н. В.. (1982) Неизданные письма к И. И. Пущину (А. П. Барятинский, А. Ф. Фролов, Д. А. Щепин-Ростовский, А. П. и М. К. Юшневские) // Записки отдела рукописей Государственной библиотеки СССР им. В. И. Ленина 43. ISBN =.
  37. (1842-02-12) “Wiadomosci i doniesienia”, Dziennik Narodowy (pl) 1 (46), p. 186. 
  38. Iwanowski, Eustachy. (1876) Wspomnienia lat minionych II (pole), p. 275. ISBN =.
  39. Iwanowski, Eustachy. (1882) Pamiątki polskie z różnych czasów (pole), p. 489. ISBN =.
  40. Iwanowski, Eustachy. (1882) Pamiątki polskie z różnych czasów (pole), p. 527. ISBN =.
  41. En la dokumento li estas erare nomita Gotward.
  42. Распоряжение N 1327 "О дальнейшем улучшении дела охраны памятников культуры в РСФСР" (ruse). la Konsilio de Ministroj de RSFSR (1960-08-03). Arkivita el la originalo je 2025-02-27. Alirita 2025-03-14 .
  43. En la dokumento li estas erare nomita Gotward.
  44. Распоряжение N 3630-р "О внесении изменений в списки памятников архитектуры, подлежащих охране как памятники государственного значения" (ruse). la Konsilio de Ministroj de RSFSR (1963-08-23). Arkivita el la originalo je 2024-09-09. Alirita 2025-03-14 .
  45. Karoyeva, Tetiana. (2017) Book collections which belonged to Polish families living in the Eastern Podillia province in the forepart of the 20th century: general description of the owners and composition of collections (according to the library stocks of the Vinnytsia Regional Scientific Library named after K.A. Timiriaziev, Ukraine) // Z Badań nad Książką i Księgozbiorami Historycznymi. Tom specjalny (angle), p. 260. ISBN =.