Gotardo-aŭtovojtunelo
| Gotardo-aŭtovojtunelo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vojtunelo | |||
| Estiĝo | 1980 | ||
| Malfermo | 1980 | ||
| Lando | Svislando | ||
| Situo | Urio | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | CH1903: 688293 / 169586 (mapo)46.6716666666678.5925Koordinatoj: 46° 40′ 18″ N, 8° 35′ 33″ O; CH1903: 688293 / 169586 (mapo) [+] | ||
| |||
| Parto de | Eŭropa ŝoseo 35 | ||
| Posedata de | Svislando vd | ||
| Retejo | http://www.gotthard-strassentunnel.ch/ | ||

La Gotardo-aŭtovojtunelo aŭ simple Gotardo-vojtunelo respektive tunelo Sankt-Gotardo (germane Gotthard-Strassentunnel, itale Galleria stradale del San Gottardo) estas, je longeco de 16,9 kilometroj, la kvara plej longa vojtunelo en la mondo kaj la plej longa vojtunelo en la Alpoj. La tunelo malfermiĝis en 1980. Ĝi estas parto de la svisa aŭtovojo A2 de Bazelo al Chiasso, kaj en pli vasta perspektivo estas la kerna parto de la eŭropa ŝoseo 35. La aŭtovojo ligas Göschenen en la kantono Urio kun Airolo en la kantono Tiĉino. La norda portalo ĉe Göschenen estas je 1080,27 m super la marnivelo, la suda portalo ĉe Airolo je 1145,57 m super la marnivelo. La Gotardo-vojtunelo estas la plej grava svisa koridoro por aŭtoj tra la Alpoj (por fervojoj ekzistas ekde la fino de 2016 la Gotarda Baza Tunelo, jam antaŭe la Gotard-tunelo). En 2012, ĝi estis uzita mezume per 17 061 veturiloj je tago, de kiuj 15 procentaĵoj estis pezaj kamionoj. Trafikvolumoj varias multe dum la tago kaj laŭsezone. Ekzemple, en pinttagoj en aŭgusto 2012, pli ol 34 000 veturiloj pasis tra la tunelo.
La tunelo, same kiel fervoja Gotarda Baza Tunelo de 2016 kaj la pli malnova, same fervoja Gotard-tunelo, havas sian nomon de la montpasejo Sankt-Gotardo ĉe la akvo-dislimo inter la Norda Maro kaj Mediteraneo inter la kantono Urio kaj la kantono Tiĉino, kiu antaŭ la konstruo de la modernaj fervojaj kaj vojaj tuneloj estis la sola ebleco pasi la masivon Sankt-Gotardo de la Alpoj inter Germanio, la resto de norda Eŭropo kaj norda Svislando unuflanke kaj Italio kaj suda Svislando aliflanke.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]La pasejo kaj la suba tunelo (fakte ĉe tie celiĝis la unua fervoja tunelo, sed la poezio same taŭgas por la vojtunelo kaj la dua fervoja tunelo) estas temo de la poemo "La tunelo de Sankta Gotardo" de Reto Rossetti, publikigita en la poemaro Kvaropo de 1952, kiu komparas la facilec-diferencon inter pasejo kaj tunelo al tiu inter aliaj lingvoj kaj Esperanto:[1]
El Ajrolo en Svislando strias longa voj-rubando
torde, plekte, volv-malrekte supreniras montdirekte:
tridek kilometrojn longa, kiel vosto anakonda.
El Ajrolo, tra malhelo, kuras la fervoj-tunelo:
rekte, sen hezit', sen dubo, kiel revolvera tubo.
Supre fluas vojo plekta, sube – la tunelo rekta.
Iam, por el unu valo al la transa valo veni,
oni devis sur spiralo de la longa vojo peni.
Nun la verva homspirito tra la montobloko boris ...
Mi rigardis en medito, kaj la sceno parabolis:
Valo estas ja nacio, monto estas tradicio.
Migras sur la montobaro nacilingvo al najbaro.
Esperanto en atako tranĉis tra la tradicio;
ĝi per la potenca brako sin proponas al socio.
Dum ĝi kuŝas sub okuloj, ĉu ne estas vera honto,
vidi tiom da blinduloj ŝviti sur la granda monto?




