Gotou Mituo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GOTOU Mituo (prononco: gotoo micuo, japane: 後藤三男) naskiĝis en 1921 kaj mortis la 25-an de marto 2001 en Tokio) estis japana esperantisto, dumviva membro de la UEA, regula ano de Societo Zamenhof.

Li estis elektra inĝeniero, poste entreprenisto pri elektra inĝenierado, sukcesinta en merkato. Post emeritiĝo, li administris eldonejon, el kiu eliris libroj pri araba lingvo kaj kulturo por japanoj.

Granda mecenato de UEA kaj de Japana Esperanto-Instituto, en 1987 li donacis al ĉi tiuj 30 resp. 20 milionojn da japanaj enoj, kaj en 2000, inspirite de Kampanjo 2000, po ĉ. 900 mil eŭrojn. Tro modeste, li skribis al ni ke tio "estas nenio alia ol kompensaĵo de multjara neaktiveco".