Gottfried Heinrich Schäfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godofredus Henricus Schaefferus
(1764-1840)
"Tezaŭro de la greka lingvo", verko de Henri Estienne la Juna (1528-1598) kaj Henri Estienne la Maljuna (1528-1598), reeldonita de Gottfried Heinrich Schäfer.
"Tezaŭro de la greka lingvo", verko de Henri Estienne la Juna (1528-1598) kaj Henri Estienne la Maljuna (1528-1598), reeldonita de Gottfried Heinrich Schäfer.
Persona informo
Gottfried Heinrich Schäfer
Naskiĝo 27-a de septembro 1764
en Lepsiko, Germana regno
Morto 12-a de marto 1840
en Lepsiko, Germana regno
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • bibliotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gottfried Heinrich Schäfer (1764-1840) estis germana bibliotekisto, klasika filologo kaj profesoro pri la greka literaturo en la Universitato de Lepsiko. En 1817, la reĝo Frederiko Aŭgusto la 1-a el Saksio aĉetas lian privatan bibliotekon kaj donas al li la postenon kiel bibliotekisto de la Biblioteko Albertina, en 1818. Schäfer estis eldonisto de sennombraj auxtoroj tiaj kiaj Plinio la Juna, Katulo, Propercio, Plutarko, Homero, Herodoto kaj Apolono de Rodoso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gottfried Heinrich Schäfer studis teologion, juron kaj medicinon en la Universitato de Lepsiko. Nur poste li turnis sin al filologio. Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo kiel privata erudiciulo kaj vivtenis sin kiel verkisto, ĉefe kiel tradukisto de teologiaj, juraj kaj medicinaj eldonaĵoj.

En 1806 li kompletigis sian kapabligon en filologio. Du jarojn poste, Gottfried Hermann donis al li eksterordinaran profesorecon. Ĉar Schäfer ne sentis sin vokita esti lektoro kaj lia instrua sukceso restis malalta, li volonte akceptis la postenon kiel universitata bibliotekisto, kiun Hermann akiris al li en 1818 kaj kiun li okupis ĝis 1833. Ekde 1808 li estis koresponda membro de la "Bavara Scienca Akademio".

Krom siaj tradukaj servoj, Schäfer elstariĝis kiel redaktoro de antikvaj verkistoj. Li prezentis plibonigitajn kaj redaktitajn tekstversiojn de aŭtoroj tiaj kiaj Plinio la Juna, Katulo, Propercio, Demosteno, Plutarko, Apolonio de Rodoso kaj partoprenis la novan eldonon de la "Thesaurus linguae Graecae" de Henricus Stephanus.

"Aisōpu Mythoi" verko de Ezopo eldonita en 1820 far Gottfried Heinrich Schäfer.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]