Gottfried von Einem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried von Einem
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1918 (1918-01-24)
en Berno
Morto 12-an de julio 1996 (1996-07-12) (78-jaraĝa)
en Maissau
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro William von Einem
Patrino Gerta Riess von Scheurnschloss
Edz(in)o Lotte Ingrisch
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • universitata instruisto • libretisto • komponisto
vdr

Gottfried von EINEM (naskiĝinta la 24-an de januaro 1918 en Berno, mortinta la 12-an de julio 1996 en Maissau-Oberdürnbach) estis aŭstra komponisto. Lia dua edzino estis ekde 1966 la verkistino Lotte Ingrisch.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de armeataŝeo li frekventis inter 1928 kaj 1937 gimnaziojn en Plön kaj Ratzeburg. Sekvis lingvopliperfektigrestado en Britio. Inter 1941 kaj 1943 von Einem studis komponadon ĉe Boris Blacher en Berlino kaj en 1945 kontrapunkto-regadon ĉe Johann Nepomuk David en Salzburg. Inter 1938 kaj 1943 von Einem estis provluda akompanpianisto ĉe Ŝtata Operejo Unter den Linden en Berlino kaj astistanto ĉe Festivalo de Bayreuth. En 1944 deĵoris li konsilante la direktoron de Semper-Operejo je Dresdeno.

Postmilite li havis ekde 1946 konsilistan kaj estran funkciojn ĉe Viena Koncertodomo, ĉe Festivalo de Salcburgo kaj ĉe Wiener Festwochen en Vieno. Li orde profesoris inter 1963 kaj 1972 pri komponado ĉe la viena Altlernejo pri muziko kaj bildaj artoj. Inter 1964 kaj 1971 li dramaturgis ĉe Ŝtata Operejo de Vieno.

Li prezidantis ĉe la kopirajta kolektivo AKM inter 1965 kaj 1970 kaj inter 1986 kaj 1995 ĉe Alban-Berg-fondaĵo.

Li furoris internacie en 1947 per la premiero de sia opero Dantons Tod okaze de la Festivalo de Salcburgo. Tamen lia muziko neniam forlasis la limojn de tonaleco imitante antaŭromantikajn formojn. En Aŭstrio li nombriĝis al la malmulto de popularaj modernaj komponistoj.

Li postmorte honoritis justulo inter la popoloj por esti savinta dum la nazia tempo la muzikiston Konrad Latte.[1]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

baletoj

  • Prinzessin Turandot, 1944 (op. 1) – laŭ scenario de Luigi Malipiero
  • Medusa, 1957 (op. 24) – laŭ scenario de Gale M. Hoffman

operoj

  • Dantons Tod, 1947 (op. 6) – laŭ Georg Büchner
  • Der Prozess, 1953 (op. 14) – laŭ Franz Kafka
  • Der Zerrissene, 1964 (op. 31) – teksto de Boris Blacher nach Johann Nestroy
  • Der Besuch der alten Dame, 1971 (op. 35) – laŭ Friedrich Dürrenmatt
  • Kabale und Liebe, 1976 (op. 44) – teksto de Boris Blacher kaj Lotte Ingrisch laŭ Friedrich Schiller
  • Jesu Hochzeit, 1980 (op. 52) – teksto de Lotte Ingrisch
  • Tulifant, 1990 (op. 75) – Kammeroper; teksto de Lotte Ingrisch
  • Luzifers Lächeln, premiero en 1998 (op. 110) – teksto de Lotte Ingrisch

orkestraĵoj

  • Capriccio, 1943 (op. 2)
  • Concerto, 1944 (op. 4)
  • Vier Episoden aus dem Ballett Prinzessin Turandot, 1954 (op. 1a)
  • Konzert für Klavier und Orchester, 1956 (op. 20)
  • Philadelphia Symphony, 1961 (op. 28)
  • Drei Sätze aus dem Ballett Medusa, 1965 (op. 24a)
  • Konzert für Violine und Orchester, 1970 (op. 33)
  • Bruckner-Dialog, 1974 (op. 39)
  • An die Nachgeborenen, 1975 (op. 42) – kantato por mezosoprano, baritono, koruso kaj orkestro
  • Wiener Symphonie, 1977 (op. 49)
  • Konzert für Orgel und Orchester, 1983 (op. 62)
  • Münchner Symphonie, 1985 (op. 70)
  • Vierte Symphonie, 1988 (op. 80)
  • Fraktale, 1992 (op. 94) – filharmonikoncerto por granda orkestro

ĉambra muziko

  • Vier Klavierstücke, 1944 (op. 3)
  • Acht Hafislieder, 1947 (op. 5) – por alta voĉo kaj piano
  • Erstes Streichquartett, 1976 (op. 45)
  • Aspekte, 1994 (op. 102) – kvar portretoj por hobojo

prilaboraĵoj

  • Liebes- und Abendlieder, 1978 (op. 48) – por alta voĉo kaj piano
  • Leib- und Seelen-Songs, 1980 (op. 53) – por alta voĉo kaj gitaro; teksto de Lotte Ingrisch

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]