Gotthilf Heinrich von Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotthilf Heinrich von Schubert
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1780 (1780-04-26)
en Hohenstein-Ernstthal
Morto 30-an de junio 1860 (1860-06-30) (80-jaraĝa)
en Laufzorn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Universitato de LepsikoFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Subskribo Gotthilf Heinrich von Schubert
Okupo
Okupo kuracisto • natursciencisto • botanikistofilozofo • universitata instruisto • verkisto
vdr
G.H. von Schubert

Gotthilf Heinrich von SCHUBERT (naskiĝinta la 26-an de aprilo 1780 en Hohenstein, mortinta la 1-an de julio 1860 en Oberhaching-Laufzorn), estis germana naturfilozofo kaj kuracisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schubert studis ĉe la universitato de Lepsiko teologion kaj en Jena medicinon kie li ekkonis la naturfilozofion de Friedrich Schelling. Kiel ĝenerala kuracisto en Dresdeno li faris naturfilozofiajn prelegojn el kiuj naskiĝis lia skribaĵo »Ansichten von der Nachtseite der Naturwissenschaft« (Dresdeno 1808). En 1819 li iĝis profeosro pri natursciencoj en Erlangen. En 1827 li troviĝis en Munkeno kie li nomumitis sekreta konstilisto kaj akceptitis en la Bavaran akademion de sciencoj.

De la multo de liaj skribaĵoj - de kiuj la unuaj estis sub la influo de la schelling-a naturfilozofio, la pli malfruaj (ekde 1827) sub pietisma/mistikisma asketismo - krome menciindas la jenaj verkoj: »Ahnungen einer allgemeinen Geschichte des Lebens« (Lepsiko 1806–21); »Symbolik des Traums« (Bamberg 1814); »Geschichte der Seele« (Stuttgart 1830), liaj plej legita verko kun la ankeksaĵo »Die Krankheiten und Störungen der menschlichen Seele« (Stuttgart 1845), tre filozofie sed sen scienca profundeco; »Altes und Neues aus dem Gebiete der innern Seelenkunde« (Lepsiko/Erlangen 1817–44).

Ankaŭ kelkaj vojaĝoverkoj, ekz. pri Suda Franclando (dua eldono, Erlangen 1853 kaj pri la Oriento (Erlangen 1838–39), kien li vojaĝis inter 1836-37; »Biographien und Erzählungen« (Erlangen 1847–48); serio da popolaj kaj junulaj skribaĵoj (kolektite ĉe »Erzählende Schriften«, nova eldon, Erlangen 1882) kaj lia membiografio »Der Erwerb aus einem vergangenen und die Erwartungen von einem zukünftigen Leben« (Erlangen 1853–56) kaj la rakontoj »Erinnerungen aus dem Leben der Herzogin Helene Luise von Orléans« (Munkeno 1859), pri unu lia iama lernantino.

Antologio »Vermischte Schriften« en du volumoj aperis en Erlangen inter 1857 kaj 1860.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 51 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]