Govind Vinayak Karandikar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Govind Vinayak Karandikar
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1918 (1918-08-23)
en Devgad taluka
Morto 14-an de marto 2010 (2010-03-14) (91-jaraĝa)
en Mumbajo
Lingvoj marata vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Rajaram College • Gangadhar National Award vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vaste konata per la karesnomo "Vinda", Govind Vinayak KARANDIKAR [गोविंद विनायक करंदीकर] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1918 en Ghalavan, Maharaŝtro, Barato) estas "eble la plej eksperimenta, kaj plej kompleta el la modernaj marathaj poetoj" laŭ la juĝintoj de la premio Gjanpith — la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro — kiun li gajnis por la jaro 2003.

Forte influita de la marksismo, "Vinda" verkis multajn poemarojn, komencante per la poemaro Svedaganga (La Gango de la Ŝvito, 1949). Li ankaŭ verkis plurajn poemarojn por infanoj.

Vinda ankaŭ estas konata tradukisto. Lia verkaro inkluzivas la marathigon de Poetiko (1957) de Aristotelo; kaj la dramojn Faŭsto I (1965) de Goeto; kaj La Reĝo Lear (1974) de Ŝekspiro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]