Grábóc
Aspekto
| Grábóc | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 7162 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 153 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 17′ N, 18° 36′ O (mapo)46.2890118.60573Koordinatoj: 46° 17′ N, 18° 36′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 13,73 km² (1 373 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Grábóc [grAbOc] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 14 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.2895/18.608
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7162
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]Grábóc situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Szekszárd troviĝas 15, Bonyhád 8 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 14-a jarcento abatejo fondiĝis. En 1580 serbaj rifuĝintoj alvenis el Dalmatio, kiuj en 1741 fondis ortodoksan abatejon. Poste ankaŭ germanoj alvenis. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito, dume rifuĝintaj hungaroj alvenis. Dum la socialismo en la funkcianta ortodoksa abatejo vivis en ekzilo la bulgara ĉefreligiulo. La serba abatejo ankaŭ nun funkcias kaj samtempe estas kermesejo.
Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Ĉieliro de Maria (Grábóc) de 1795
- golgoto apud la preĝejo
- baroka Serba ortodoksa preĝejo (Grábóc), ankaŭ abatejo kaj pilgrimloko
- ruinaĵo de abatejo




