Gründelbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gründelbach
la rivero proksime de Utzenhain
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 9,209 km
Fluo
Fonto en la montaro Hunsrück
- Alteco super marnivelo 440 m
Enfluejo ĉe Sankt Goar en la riveron Rejno
- Alteco 70 m
Altecodiferenco 370 m
Geografio
vdr

La rivereto Gründelbach situas en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. Ĝi longas nur 9 kilometrojn kaj menciiĝas ĉi tie precipe pro sia situo proksime de la historia burgo Rheinfels, parto de la monda kultura heredaĵo Meza Rejna Valo. La rojo fontas en la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"], proksime de la germana aŭtovojo A61, kaj fluas proksimume orienten, ĝis enfluo en la riveron Rejno. La rivereta valo estas relative kruta kaj agrikulture malmulte uzata, grandkvante la bordo estas arbara, estas multaj salikoj kaj alnoj. Nur fine de la rivera valo, proksime de la ruino de la burgo Rheinfels, ekzistas pluraj valobordaj vitejoj.

burgo Rheinfels
la rivereta valo, proksime de la ruino de la burgo Rheinfels