Graça Machel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graça Simbino)
Graça Machel
Persona informo
Naskonomo Graça Simbine
Naskiĝo 17-an de oktobro 1945 (1945-10-17) (78-jaraĝa)
en Portugala Mozambiko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Lisbono • Nachingwea military camp
Familio
Edz(in)o Samora MachelNelson Mandela
Infano Josina Z. Machel
Okupo
Okupo instruistopolitikisto
vdr

Graça MACHEL (Portugallingva prononco: [ˈɡɾasɐ mɐˈʃɛɫ]; denaske Simbine; prononce [sĩˈbĩni], 17la de Oktobro 1945) estas politikisto kaj bonfaranto de Mozambiko. Ŝi estas la vidvino de iama Prezidento de Mozambiko Samora Machel (1975–1986) kaj de la Prezidento de Sudafriko Nelson Mandela (1998–2013). Machel estas internacia defendanto de la rajtoj de virinoj kaj de la infanrajtoj kaj estis nomumita honora Brita Damo fare de la reĝino Elizabeto la 2-a en 1997 pro sia humanitara laboro. Ŝi estas la nura virino en moderna historio kiu estis "Unua Sinjorino" de du landoj, nome de Sudafriko kaj de Mozambiko.

Graça Machel estas membro de la Afrika Progrespanelo, nome grupo de dek distingitaj individuoj kiuj celas al plej altaj niveloj de egaleca kaj eltenebla disvolvigo en Afriko. Kiel panelano, ŝi faciligas koalicion por promocio de pli ampleksa sciaro, kaj influas al decid-farantoj por plibonigi politikon al utilaj ŝanĝoj en Afriko. Ŝi estis kanceliero de la Universitato de Kaburbo inter 1999 kaj 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]