Grañón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grañón
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26259
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 235  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 2′ U (mapo)42.450277777778-3.0263888888889Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 723 m [+]
Areo 31,01 km² (3 101 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grañón (Provinco Rioĥo)
Grañón (Provinco Rioĥo)
DEC
Grañón
Grañón
Situo de Grañón
Grañón (Hispanio)
Grañón (Hispanio)
DEC
Grañón
Grañón
Situo de Grañón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grañón [+]
vdr

Grañón [graNJON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada.

La municipa teritorio de Grañón, en la nordokcidento de la regiono.
La sonorilturo.
La ermitejo de Carrasquedo.
La ermitejo de la judoj (pro pentraĵo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio limas okcidente kun la provinco Burgoso. Fakte ĝi estas inter Redecilla del Camino en la apuda provinco kaj Santo Domingo de la Calzada, en Rioĥo, kaj sude estas Villarta-Quintana, ankaŭ ĉe la provinca limo. La pejzaĝo oscilas inter montaro, arbaro kaj mildaj deklivoj. Akvo malabundas speciale dum tre varmaj someroj. La ĉefa uzado estas por agrikulturo. Nur 10% estas arbara. La kultivoj estas ĉefe senirigaciaj nome cerealoj, sed ankaŭ estas terpomoj, pizoj kaj fazeoloj. En arbaroj hegemonias kverkoj, pinoj kaj fagoj. Pri faŭno menciindas arbarbirdoj, rabobirdoj, sciuroj kaj lacertoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la strategia situacio en la Mezepoko oni scias, ke estis kastelo sur monteto fine de la 9-a jarcento. Estis ankaŭ hospitaloj por pilgrimantoj. la tiam nomita Granionne suferis la teritoriajn luktojn inter la reĝo Sanĉo la 6-a de Navaro kaj Alfonso la 8-a de Kastilio, en la dua duono de la 11-a jarcento. En 1176, navaranoj kaj kastilianoj interpacigis per perado de la angla reĝo Henriko la 2-a: la navaranoj postulis la kastelon de Mirabel dum la kastelo de Grañón restis kastilia. En 1187, Alfonso la 8-a donis foruon al Grañón. La novaj kvartaloj ĉirkaŭis iaman monaĥejon de Sankta Johano, kie nun estas la preĝejo de Sankta Johano Baptista. Grañón havis muregojn, de kiuj neniom konserviĝis. Ankaŭ la kastelo perdis gravon. Iam okazis konflikto inter la lokanoj kaj tiuj de Santo Domingo de la Calzada pro la posedo de arbaro; laŭlegende okazis lukto inter du elektitaj lokanoj kiu decidis la posedon por Grañón.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento; tial oni descendeis el pli ol 1 100 en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 250.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejoj, fontanoj, lavejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]