Grace Kelly
Jump to navigation
Jump to search
| Grace Kelly | |
Grace Kelly
| |
| Naskonomo | Grace Patricia Kelly |
| Naskiĝo | 12-an de novembro 1929 en Filadelfia, Pensilvanio, Usono |
|---|---|
| Morto | 14-an de septembro 1982 (52-jara) en Monako |
| Kromnomo(j) | Princino Grace |
| Aktivaj jaroj | 1950-1956 |
| Edz(in)o | Rainier la 3-a |
| Oskar-premio | |
| 1954 - The Country Girl - Plej bona aktorino | |
| Premio Ora Globo | |
| 1954 - Mogambo - Plej bona subtena aktorino 1955 - The Country Girl - Plej bona aktorino | |
Grace KELLY (naskiĝis la 12-an de novembro 1929, mortis la 14-an de septembro 1982) estis usona aktorino kaj Princino de Monako.
Ŝi naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio. Post mallonga teatra kariero ŝi en la jaro 1951 unuafoje aperis en filmo. Grandajn sukcesojn ŝi gajnis interalie en filmoj de Alfred Hitchcock. En 1955 ŝi gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The country girl. Unu jaron poste ŝi edziniĝis al Rainier la 3-a, la princo de Monako – kaj finis sian kinokarieron. En 1982 ŝi mortis dum aŭtoakcidento en Monako.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
- Fourteen Hours (1951)
- High Noon (1952)
- Mogambo (1953)
- The Country Girl (1954)
- Dial M for Murder (1954)
- Rear Window (1954)
- Green Fire (1954)
- To Catch a Thief (1955)
- The Bridges at Toko-Ri (1955)
- The Swan (1956)
- High Society (1956)
Listo de Premioj[redakti | redakti fonton]
- Akademia Premio (Oskaro) por plej bona aktorino pro The country girl (1955)
- Premio Ora Globo por plej bona subtena aktorino pro Mogambo
- Premio Ora Globo por plej bona aktorino pro The country girl