Saltu al enhavo

Grace Metalious

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grace Metalious
Persona informo
Grace Metalious
Naskonomo Marie Grace DeRepentigny
Naskiĝo 8-an de septembro 1924 (1924-09-08)
en Manĉestro
Morto 25-an de februaro 1964 (1964-02-25) (39-jaraĝa)
en Nov-Hampŝiro
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per cirozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Smith Meeting House Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Manchester Central High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Peyton Place vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grace METALIOUS (denaske Marie Grace de Repentigny la 8-an de septembro 1924 en Manchester, Nov-Hampŝiro; mortis la 25-an de februaro 1964 en Gilmanton, Nov-Hampŝiro) estis usona verkistino.

Ŝia debuta romano, The People of Peyton Place (originala titolo: Peyton Place) el 1956, estas plej konata kiel unu el la plej komerce sukcesaj romanoj de ĉiuj tempoj. Dum ĝia publikigo, la romano estis polemika pro ĝia traktado de tabuaj temoj kiel antaŭgeedziĝa kaj ekstergeedzeca seksumado, seksmisuzo de droguloj, kaj aborto, kaj estis distribuita en bibliotekoj nur al plenkreskuloj.

Peyton Place

[redakti | redakti fonton]

Grace komencis verki en 1954, en la aĝo de 30 jaroj, pri urbeto en Nov-Anglio, kiu konservis malhelajn sekretojn. Ŝi komence nomis sian libron "La Arbo kaj la Floro", sed ŝi kaj ŝia edzo opiniis, ke la nomo estas malkonvena. Ili provis nomi la libron laŭ loko, kiu ne ekzistis. Ili trovis urbon en Teksaso nomatan Payton sur mapo, anstataŭigis la "a" per "e", aldonis "Place", kaj ricevis "Peyton Place", kiu povus konveni al iu ajn urbo, kiu konservis siajn "skeletojn" en siaj domoj. La manuskripto estis malakceptita de pluraj gravaj eldonistoj antaŭ ol ĝi estis akceptita.

La distribuado de la libro komenciĝis per reklama kampanjo en septembro 1956. Kritikistoj mallaŭdis ĝin, sed la publiko pensis alie. Ĝi rapide fariĝis furorlibro, pasigante 59 semajnojn en la furorlisto de la New York Times kaj vendante 20 milionojn da durkovraĵaj ekzempleroj kaj 12 milionojn da poŝlibraj ekzempleroj. Ĝi ankaŭ estis tradukita en multajn lingvojn kaj distribuita tutmonde. [1]

Metalious estis nomita la Skatolo de Pandora en Blua Ĝinzo. La nomo "Peyton Place" fariĝis sinonima kun loko de klaĉoj kaj malhelaj sekretoj.

Holivudo aliĝis al la tendenco, kaj en 1957 la sukcesa filmo "Peyton Place" estis produktita, kun Lena Turner kiel ĉefrolulo.

ABC Television produktis la sapoperon "Peyton Place" de 1964 ĝis 1969.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Toronto Star Arkivigite je 2012-04-10 per la retarkivo Wayback Machine pri Grace Metalious: „It sold 100,000 copies in its first month and went on to sell another 12 million copies, was made into a film and eventually into a prime-time television series that made the young Mia Farrow a star.“ (la 21-an de julio 2007)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]