Departemento Gracias a Dios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gracias a Dios)
Departemento Gracias a Dios
Departemento
departemento de Honduro [+]

LandoHonduro

ĈefurboPuerto Lempira
- koordinatoj15° N, 84° U (mapo)15.266408333333-83.772530555556Koordinatoj: 15° N, 84° U (mapo) [+]
Areo16 997 km² (1 699 700 ha) [+]
Loĝantaro90 765 [+] (2013)

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2HN-GD

Departemento Gracias a Dios (Tero)
Departemento Gracias a Dios (Tero)
Situo de Gracias a Dios

Departemento Gracias a Dios (Honduro)
Departemento Gracias a Dios (Honduro)
DEC
Departemento Gracias a Dios
Departemento Gracias a Dios

Map
Departemento Gracias a Dios
Vikimedia Komunejo:  Gracias a Dios Department [+]
vdr
Nacia Parko Rio Platano en departemento Gracias a Dio

Departemento Gracias a Dios (hispane "Dankon al Dio") estas unu el la 18 departementoj, per kiuj la Centramerika lando Honduro estas dividita. La hodiaŭa departementa ĉefurbo estas Puerto Lempira; ĝis 1975 la ĉefurbo estis Brus Laguna. Unufoje parto de la Moskita Marbordo, la departemento formiĝis en 1957 el ĉiom da la Moskita teritorio kaj partoj de la departementoj Colón kaj Olancho. Gracias a Dios estas iom ne-alirebla per teraj vojoj, kvankam tieaj flugkompanioj aviadilas al la ĉefaj urboj.

Departemento Gracias a Dios kovras areon de 16 630 km² entute, kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 76 278 loĝantoj. Kvankam ĝi estas la dua plej granda departemento laŭ tera etendo en la lando, ĝi malabundas loĝantare, kaj enhavas vastajn pinajn savanojn, marĉojn, kaj pluvarbarojn. Tamen, la pligrandiĝado de la agrikultura limo estas ĉiama minaco al la natura abundo de la departemento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas la Lagunon Caratasca, la plej granda laguno tia en Honduro. La plej orienta pinto estas la Kabo Danke al Dio.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ahuas
  2. Brus Laguna
  3. Juan Francisco Bulnes
  4. Puerto Lempira
  5. Ramón Villeda Morales
  6. Wampusirpi