La Graciosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graciosa)
La Graciosa
insulo [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco266 msnm [+]
Koordinatoj29° 15′ N, 13° 30′ U (mapo)29.25-13.5Koordinatoj: 29° 15′ N, 13° 30′ U (mapo)
ĈefurboCaleta de Sebo
Plej alta punktoLas Agujas Grandes
- alteco266 msnm
Areo29,05 km² (2 905 ha) [+]

Loĝantaro718 [+] (2022)
Denseco24,72 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

La Graciosa (Hispanio)
La Graciosa (Hispanio)
DEC
La Graciosa
La Graciosa

La Graciosa (Kanariaj insuloj)
La Graciosa (Kanariaj insuloj)
DEC
La Graciosa
La Graciosa
Map
La Graciosa
Vikimedia Komunejo:  La Graciosa [+]
vdr
Mapo de situo de la insulo La Graciosa
La Ĉiniĥa Insularo
La Graciosa – la okcidenta parto de la insulo
Foto de la insulo La Graciosa ekde Mirador del Río

La Graciosa estas insulo apartenanta al la Regiono de Kanarioj (Hispanio) kaj al la Provinco de Las Palmas. Geografie ĝi formas parton de la Ĉiniĥa Insularo (vidu la apudajn mapojn) - kun la insuletoj de Montaña Clara, Roque del Este, Roque del Oeste kaj Alegranza. Nur ekde novembro 2018 ĝi estas la oficiale oka administre sendependa insulo de la Kanarioj - antaŭe ĝi foje estis nomata "islote" (insuleto), kvankam laŭ la Real Academia Española islote estas insulo malgranda kaj sen loĝantoj.[1] La Graciosa situas nordokcidente de Lanzarote, insulo de kiu ĝi dependis administre ĝis novembro 2018 kaj el kiu separas ĝin markoleto konata kiel El Río. Ĝi troviĝas ankaŭ relative proksime de la kontinenta afrika marbordo.

La Graciosa posedas 29 km² en kiu estas la du solaj vilaĝoj de la insulo: La Caleta del Sebo (insula ĉefurbo) kaj Casas de Pedro Barba. Estas la malplej loĝata de la ok loĝataj insuloj, kaj kies aktuala populacio estas de 644 loĝantoj. La insula ekonomio estas bazata sur fiŝkaptado kaj turismo.

Historie ĝi estis konkerata en 1402 fare de la esploristo normanda Juan de Bethencourt, sub la vasala feŭdeco de Henriko la 3-a (Kastilio).

La insulo estas atingebla nur el maro, kvankam ĝi posedas ankaŭ helikopter-havenon situan ĉe Caleta del Sebo. Ĝis novembro 2018 ĝi ĝuis skabenon en la municipo lanzarota de Teguise.

En printempo 2020 la insulo atingis famon esti la sola loĝata loko de Hispanio komplete libera de Covid-19 ... kaj probable unu el tre malmultaj en Eŭropa Unio. Tial ĝiaj loĝantoj ekde komenco de majo 2020 ĝuas havi signifa malpli multajn limigojn ol iu alia loko en Hispanio - tamen, aŭ ĝuste por teni tiun situacion, daŭre neniu turisto rajtos alveni.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: "Islote" en Diccionario de la Real Academia Española.