Graflando Hoya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Hoya
Plena origina nomo:
Grafschaft Hoya
12021582

graflando
Geografio
graflando Hoya ĉirkaŭ la jaro 1560 en la Sankta Romia Imperio
graflando Hoya ĉirkaŭ la jaro 1560 en la Sankta Romia Imperio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
grafo monarĥio (graflando)
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Saksio Duklando Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Duklando Brunsvigo-Luneburgo Duklando Brunsvigo-Luneburgo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Graflando Hoya (germane Grafschaft Hoya [grafŝaft hoja]) estis historia germana ŝtato kun ĉefurbo Hoya, situanta en la centro de la nuntempa federacia lando Malsupra Saksio, borde de la rivero Weser, la ĉefurbo 40 kilometrojn sudoriente de la urboŝtato Bremeno. La graflando estiĝis en 1201, el teritorioj de la antaŭa duklando Saksio, kaj pereis en 1582, kiam ĝi iĝis parto de la duklando Brunsvigo-Luneburgo. Baldaŭ post la estiĝo de la graflando la grafoj de Hoya ekampleksigis sian influon de la rezideja urbo suden kaj okcidenten: jam en la 13-a jarcento ili integrigis la antaŭan graflandon Nienburg, en la 14-a jarcento ankaŭ la du duklandojn malnova kaj nova Bruchhausen. Dumtempe al la graflando ankaŭ apartenis teritorioj ĝis la historia monaĥejo Loccum proksime de la lago de Steinhude.

Dum sia ekzisto la graflando apartenis al la Vestfalia cirklo de la Sankta Romia Imperio.