Graflando Kiburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la Grafejo Kiburgo
Mapo de la voktdistrikto Kiburgo en la 18-a jarcento

La Grafejo Kiburgo estis administra distrikto sur la teritorio de la hodiaŭa Kantono Zuriko.

La grafejo estiĝis en la 11-a jarcento per edziĝo de Adelheid, la lasta filiono de Adalberto la 2-a, la lasta sinjoro de Vinterturo kun Hartmann la 1-a de Dillingen, kiu donis ek de tiam al sia familio la nomon de Kiburgo laŭ la nomo de la nova bazkastelo. (→Grafoj de Kiburgo).

La bienposedaĵo de la Kiburgoj enhavis en la unua tempo la bienojn de la Zurika Oberlando ĝis al la rivero Turo, kio kongruas proksimume kun la hodiaŭa distrikto distrikto Vinterturo.

Duko Frederiko la 4-a (Tirolo), reganto de la habsburgoj antaŭlandoj pandigis la Grafejon Kiburgon en la jaro 1424 pro monproblemoj al la urbo Zuriko. La habsburga imperiestro Frederiko la 3-a subtenis Zurikon en la lukto pro la heredaĵo de la Togenburgoj dum la Malnova Zurika Milito kaj tial rericevis la plej grandan parton de la Grafejo Kiburgo en la jaro 1442. Sed jam en la jaro 1452 la Habsburgoj devis definitve vendi la Grafejon al la urbo Zuriko. Zuriko nun integris la Grafejon en sian regejon kiel voktdistrikto kaj la Kastelo Kiburgo fariĝis la sidejo de kamparaj voktoj. Ne al la voktejo apartenis la urbo Vinterturo, kiun la zurikanoj povis akiri nur en la jaro 1467 kaj poste devis regi kun la specialstato de municipurbo.

En la jaro 1798 la grafejo estis dissolvita kiel administra unio kadre de la Helveta Revolucio post la enmarŝo de la francaj trupoj sub Napoleono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]