Graflando Kildare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Kildare
Irlande: Contae Chill Dara
Graflando Kildare (Irlando)
Graflando Kildare (Irlando)
DEC
Graflando Kildare
Graflando Kildare
Situo de Graflando Kildare
Geografia situo 53° 11′ N, 6° 49′ U (mapo)53.183333333333-6.8166666666667Koordinatoj: 53° 11′ N, 6° 49′ U (mapo)
graflando de Irlando
Statistikoj
Provinco: Leinster
Ĉefurbo: Naas
ISO-kodo: IE-KE
Areo: 1 693 km²
Loĝantaro
(2006):
186 335[1]
retejo: www.kildare.ie
vdr

La graflando Kildare (irlandlingve Contae Chill Dara) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita sudokcidente de Dublino en la provinco Leinster. La administra centro de la graflando troviĝas en la urbo Naas, sed la plej grava urbo, historie kaj kulture, estas Kildare.

La graflando Kildare estas fama pro siaj ĉevaloj kaj ĉevalaj kuradoj. Ekzistas pluraj ĉevalejoj kaj hipodromoj kun internacia reputacio (ekz. The Curragh).

Geografio

La graflando Kildare havas landlimojn kun la graflandoj Carlow, Dublino, Laois kaj Meath.

La orienta parto de la graflando spertas gravan demografian kreskon depost la mezo de la 1990-aj jaroj. Urboj kiel Maynooth, Leixlip, Celbridge kaj Kilcock nun plene apartenas al la dublina ĉirkaŭurbo.

Ekonomio

En Leixlip situas la giganta fabrikejo de la firmo Intel. Maynooth estas la historia universitata centro de la graflando : tie troviĝas la Saint Patrick College kaj la National University of Ireland.

Ĉefaj urboj

Referencoj

Vidu ankaŭ