Graflando Westmeath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Westmeath
Irlande: Contae na hIarmhí
Graflando Westmeath (Irlando)
Graflando Westmeath (Irlando)
DEC
Graflando Westmeath
Graflando Westmeath
Situo de Graflando Westmeath
Geografia situo 53° 30′ N, 7° 30′ U (mapo)53.5-7.5Koordinatoj: 53° 30′ N, 7° 30′ U (mapo)
graflando de Irlando
Statistikoj
Provinco: Leinster
Ĉefurbo: Mullingar
ISO-kodo: IE-WH
Areo: 1 764 km²
Loĝantaro
(2006):
79 403
retejo: www.westmeathcoco.ie
vdr

La graflando Westmeath (irlandlingve Contae na hIarmhí) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita meze de la insulo kaj je la okcidento de la provinco Leinster. Ĝi estas tradicie alikonata kiel la "Laga Graflando" (Lake County) aŭ kiel la "Granda Graflando" (Great County).

Westmeath havas landlimojn kun la graflandoj Cavan, Longford, Meath, Offaly kaj Roscommon.

Geografio

Mullingar, kun 18529 loĝantoj, estas la plej granda urbo kaj la ĉefurbo de la graflando. Athlone havas 16888 loĝantojn.

La graflando famiĝas pro sia brutaro kaj pro siaj multnombraj lagoj, interalie Lough Derravaragh, Lough Ennell, Lough Lene, Lough OwelLough Ree. Tiu regiono ĝuas belajn pejzaĝojn kaj disponas unu kanalon.

Historio

La graflando estis antaŭe parto de la malnova provinco Meath, kaj pliposte de la graflando Meath. Tio ĉesiĝis en 1543, kiam la "Counties of Meath and Westmeath Act" apartigis la du teritoriojn.

Urboj kaj vilaĝoj

Urboj kaj vilaĝoj

Vidu ankaŭ