Graflando Wexford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Wexford
Irlande: Contae Loch Garman
Graflando Wexford (Irlando)
Graflando Wexford (Irlando)
DEC
Graflando Wexford
Graflando Wexford
Situo de Graflando Wexford
Geografia situo 52° 28′ N, 6° 34′ U (mapo)52.466666666667-6.5666666666667Koordinatoj: 52° 28′ N, 6° 34′ U (mapo)
graflando de Irlando
Statistikoj
Provinco: Leinster
Ĉefurbo: Wexford
ISO-kodo: IE-WX
Areo: 2 352 km²
Loĝantaro
(2006):
131 749[1]
retejo: www.wexford.ie
vdr

La graflando Wexford (irlandlingve Contae Loch Garman) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando. Tiu ĉemara graflando troviĝas je la sudorienta pinto de la insulo. Ĝi etendiĝas sur 2352 km², kaj ĝia plejaltaĵo estas la monto Leinster (795 m).

La nomo de la graflando devenas de ĝia plej granda urbo, Wexford, kiu estis fondita de la Vikingoj. Wexford fariĝis grava centro de la angla koloniigo dum Mezepoko : oni tie parolis malnovan anglan dialekton, nomitan "Yola", ĝis la fino de la 19-a jarcento. La nordo de la graflando, tute male, longe restis kontrolita de la gaela klano de MacMurrough Kavanagh.

Historio

La graflando Wexford estis unu el la plej firmaj subtenintoj de la irlanda kunfederacio, kiu nedaŭre regis la insulon dum la 1640-aj jaroj : pirata ŝiparo tiam uzis Wexford kiel bazon. La urbo estis do sekve detruita far la militistoj de Oliver Cromwell.

La graflando ankaŭ spertis intensajn batalojn okaze de la rebelio de 1798. Du gravaj bataloj okazis en Enniscorthy kaj Boolavogue. El la dua oni faris faman baladon.

Je la 1970-aj jaroj, la registaro provis starigi nuklean centralon ĉe la pinto de Carnsore (Carnsore point), sed devis rezigni la projekton pro masivaj protestoj. Ekde tiam, la loko fariĝis aŭtenta pilgrimejo por irlandaj antinukleuloj.

Ekonomio

La ekonomio de la graflando koncentriĝas sur agrikulturo kaj maraj transportiloj. Rosslare estas la ĉefa haveno de la regiono : tie oni enŝipigas kargon kaj pasaĝerojn direkte al (Fishguard kaj Pembroke) kaj Francio (Cherbourg kaj Roscoff).

Urboj

La Monto Sliabh Buí, Graflando Wexford

Referencoj

Vidu ankaŭ