Graflando de Foix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando de Foix
– 1607

graflando
Geografio
La graflando de Foix en ties limoj de la 18-a jc kaj la nunaj komunumoj
La graflando de Foix en ties limoj de la 18-a jc kaj la nunaj komunumoj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La graflando de Foix estas unu el la malnovaj provincoj de Francio kreita en la 10-a jc per parto de la graflando de Carcassonne fare de Bernardo-Roĝero de Foix.

De la franca Revolucio de 1789, la graflando troviĝas tute en la departemento Ariège.

Historio[redakti | redakti fonton]

La graflando de Foix estis parto de la lando de la Volques Tectosages en la romia Imperio ; ĝi dividiĝis en supra kaj malsupra lando de Foix, kaj havis kiel fortajn urbojn : en la supra lando, Foix, Tarascon, Ax ; en la malsupra lando, Pamiers, Saverdun, Lézat-sur-Lèze, Le Mas-de Azil.

La lando de Foix, estinta parto de la romia Imperio, de la reĝlando Visigota, de la merovida monarkio, de la duklando Akvitanio, de la karolida imperio, kaj fine de la graflando de Carcassonne, estis malligita de tiu lasta en la 11-a jarcento, kaj estis unue senjorlando, kaj poste graflando en 1050 favore al Roĝero la 1-a de Foix, filo de Bernardo-Roĝero de Couserans kaj nepo de Roĝero la 1-a la Maljuna, grafo de Carcassonne, de Comminges, kaj de Couserans.

Se ili estis unue vasaloj de la grafoj de Tuluzo, la grafoj de Foix spektis kreskon de sia povo de la 11-a ĝis la 15-a jarcento.

La graflando estis kunigita en 1290 al la vicgraflando Bearno. En 1398, Izabela de Foix, heredantino de la graflando de Foix, donis ĝin al la Domo Grailly, per sia edziniĝo al Archambaud de Grailly. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la grafoj de Foix estis inter la plej potencaj feŭduloj de la reĝlando Francio.

La graflando estis starigita al graflando-pajrolando en 1458.

En 1607, la graflando de Foix estis alligita al la reĝa bienaro de Francio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Blazonoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Partaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Héliodore Castillon verkis l'Histoire du comté de Foix, Parizo, 1852

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]