Grafo de Shelburne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lord Shelburne fare de Siro Joshua Reynolds.

William Petty, 1a Markizo de Lansdowne (2a de majo 17377a de majo 1805), , membro de la Privata Konsilantaro, konata kiel Grafo de Shelburne inter 1761 kaj 1784, per kiu titolo estas ĝenerale konata al historio, estis irland-devena brita ŭiga ŝtatestro kiu estis la unua Sekretario pri Internaj Aferoj en 1782 kaj poste ĉefministro de Britio 1782–1783 dum la finaj monatoj de la Usona Milito de Sendependeco. Li sukcesis sekurigi pacon kun Usono kaj tiu faro restis lia heredo.[1] Li estis konata ankaŭ kiel kolektanto de antikvaĵoj kaj artaĵoj.[2]

Lord Shelburne naskiĝis en Dublino en 1737 kaj edukiĝis en Irlando. Post ĉeesto en la Oksforda Universitato li militservis en la brita armeo dum la Sepjara milito kaj partoprenis en la atako al Rochefort kaj en la Batalo de Minden. Kiel premio al sia konduto ĉe la Batalo de Kloster Kampen Shelburne estis nomumita milita adjutanto de Georgo la 3-a. Li eniris en politikon, kaj iĝis membro de la parlamento en 1760. Post la morto de lia patro en 1761 li heredis lian titolon kaj estis altigita al la House of Lords kaj ekludis aktivan rolon en politiko. Li estis Prezidento de la Komerca Ministerio dum la Ministraro de Grenville sed rezignis el tiu posteno post nur kelkaj monatoj kaj ekasociiĝis kun la opoziciestro William Pitt.

Kiam Pitt iĝis ĉefministro en 1766 Shelburne estis nomumita Sekretario por Sudaj Aferoj, posteno kiun li plenumis dum du jaroj. Li elposteniĝis dum la Korsika Krizo kaj aliĝis al la Opozicio. Kun Pitt li estis defendanto de reamikiĝa politiko kun la amerikaj kolonioj de Britio kaj longdaŭra kritikanto de la politiko de la registaro de North en Ameriko. Sekve de la falo de la registaro de North, Shelburne aliĝis al ties anstataŭo estrita de Lord Rockingham. Shelburne iĝis ĉefministro en 1782 sekve de la morto de Rockingham dum ankoraŭ pluis la Usona Milito. La registaro de Shelburne dediĉis sin al la negocado de la Paco de Parizo (1783), kiu finigis la konflikton per terminoj konsideritaj tro malavaraj.

Shelburne estis unu el la unuaj britiaj ŝtatestroj kiu defendis la aplikadon de la libera komerco,[3] kaj loa konvertiĝo al tiu estis atribuita al veturo kiun li faris al Londono en 1761, kiam li akompanis Adam Smith.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj . . British Government. Alirita 14a de oktobro 2012.
  2. I. Bignamini, C. Hornsby, Digging And Dealing in Eighteenth-Century Rome (2010), p.321-322
  3. Bowood House web page

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fitzmaurice, Edmond George Petty. Life of William, Earl of Shelburne. MacMillan & Co, 1875 (reprinted by Elibron Classics, 2006).
  • Fleming, Thomas. The Perils of Peace: America's Struggle for Survival After Yorktown. First Smithsonian books, 2008.
  • Middleton, Charles. The Bells of Victory: The Pitt-North Ministry and the Conduct of the Seven Years' War, 1757–1762. Cambridge University Press, 1985.
  • Nelson, Paul David. Sir Charles Grey, First Earl Grey: Royal Soldier, Family Patriarch. Associated University Presses, 1996.
  • Norris, John. Shelburne and Reform. MacMillan, 1963.
  • Schweizer, Karl W. (eld.) Lord Bute: Essays in Reinterpritation. Leicester University Press, 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]